Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 26)

(GMT+08:00) 2015-05-26 17:29:04     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke maljunuleja incendio mortigis 38 homojn en Henan-provinco; la ĉina registaro publikigis la blankan libron Ĉina Milita Strategio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Okazis incendio lunde nokte en maljunulejo de la gubernio Lushan de Henan-provinco en meza Ĉinio. La fajrego mortigis 38 homojn kaj vundis ses aliajn.

La akcidento vekis grandan atenton de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio. Ĉina prezidanto Xi Jinping tuj faris instrukcion, postulante, ke la provinco kaj koncernaj departementoj plenforte sukuri vunditojn, bone trakti sekvojn, konsoli familianojn de la mortintoj kaj determini kaŭzon de la akcidento.

Ĉefministro Li Keqiang ordonis plenforte sukuri la vunditojn, konsoli familianojn de la mortintoj kaj bone trakti sekvojn.

Marde la ĉina registaro publikigis la blankan libron Ĉina Milita Strategio, akcentante efektivigon de aktiva defensiva militstrategio en nova situacio, akcelon de nacidefenda kaj armea modernigo kaj firman protekton de suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj.

La blanka libro montras, ke la internacia situacio profunde ŝanĝiĝis, okazas historiaj ŝanĝiĝoj en rivalado de internaciaj fortoj, sistema strukturo de tutmonda regado, azi-pacifika geostrategia situacio kaj internacia ekonomia situacio, scienctekniko, milita konkurado. La evoluo de Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la periodo de grava strategia ŝanco, kaj la ekstera medio estas ĝenerale favora al Ĉinio. Samtempe Ĉinio frontas al multflanka kaj komplika sekureca minaco, plimultiĝas la eksteraj malhelpoj kaj defioj, komplikiĝas la problemoj de sekureco de la ekzisto kaj disvolvado, tradiciaj kaj netradiciaj sekurecaj minacoj, pli pezas la taskoj por protekto de ŝtata unueco, teritoria integreco kaj disvolvaj interesoj, kaj elstaras problemoj de sekureco de transmaraj resursoj, strategiaj kanaloj, transmaraj institucioj, personoj kaj kapitaloj de Ĉinio.

La blanka libro akcentas, ke en la nova historia periodo, la ĉina armeo prenas arme-fortigan celon de la Komunista Partio de Ĉinio kiel ĝeneralan principon, senŝanceliĝe persistas en la absoluta gvidado de la partio, ĉiam prenas la batalkapablon kiel la unikan kaj bazan kriterion, forte disvastigas eminentan tradicion kaj bonajn stilojn, kaj faras sin popola armeo kun bela stilo, kiu ĉiam obeas la partion, kapablas gajni la batalon kaj servas al la popolo.

Lunde tagmeze en Santiago, ĉina ĉefminitro Li Keqiang interparolis kun ĉilia prezidento Michelle Bachelet. Poste ili kune intervidiĝis kun raportistoj.

Li konigis al raportistoj fruktojn de la interparolo, akcentante, ke dum la vizito financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Ĉilio akiris novan trarompon, kaj la du landoj subskribis interkonsenton de mona interŝanĝo. Santiago fariĝis la unua latinamerika urbo, en kiu komercistoj povas reguligi konton per juano. Ĉinio donis 50 miliardojn da juanoj da kvoto al Ĉilio kiel kvalifikita eksterlanda institucia investanto (RQFII). La du flankoj subskribis ankaŭ interkonsenton por evito de duobla impostado. Ĉinio bonvenigas Ĉilion nuligi ekde julio de 2015 la pagon de ĉinaj turistoj por vizo kaj doni al ĉinaj komercistoj la oportunon de vizo-peto. Tiuj fruktoj alportos pozitivan kaj profundan influon al la praktika kunlaboro de Ĉinio kun Ĉilio kaj Latin-Ameriko kaj al la homaj interŝanĝoj de la du flankoj.

Bachelet diris, ke la vizito de Li akiris riĉajn fruktojn kaj estas la alia mejloŝtono en la historio de la dulandaj rilatoj kaj forte antaŭenpuŝos la rilatojn kaj kunlaboron inter Ĉilio kaj Ĉinio. Ĉilio volas firmigis politikan interfidon de la du landoj, profundigi liberkomercan kunlaboron, akceli dudirektan investon, faciligi homajn interŝanĝojn kaj antaŭenpuŝi pli bonan kaj pli rapidan disvolvadon de la interrilatoj.

Posttagmeze en Santiago Li Keqiang faris prelegon al la Ekonomia Komisiono de UN por Latin-Ameriko kaj Karibio. Li ĉiuflanke retrorigardis sian viziton al Latin-Ameriko kaj prezentis la proponon forĝi kvar kolonojn por profundigi ĉina-latinamerikan kunlaboron.

Li diris en sia prelego, ke Latin-Ameriko havas buntan kaj apartan kulturon, ĝia ekonomio havas grandan potencialon, kaj ĝia internacia pozicio evidente altiĝis. Li emfazis, ke delonge la ĉina registaro donas grandan gravecon al la rilatoj kun Latin-Ameriko, kaj la duflanka kunlaboro akiris riĉajn fruktojn.

Lunde proparolando de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la skoltado de usonaj militaviadiloj alproksimaj al ĉinaj insuloj kaj rifoj estas ege danĝera kaj nerespondeca, kaj Ĉinio prezentis al Usono la postulon de serioza traktado pri tio.

Hua diris, ke la menciita ago de usonaj militaviadiloj tre eble estigas misjuĝon kaj maran akcidenton, kaj Ĉinio firme oponas tian provokan agon kaj jam prezentis al Usono la postulon de serioza traktado.

Lunde sur la herbejo de armea hospitalo en Katmanduo la nepela armeo okazigis ceremonion de transdono por danki Ĉinion pro la donaco de du ambulancoj kun la valoro de 59 milionoj da juanoj.

Guarav Shumsher Rana, stabestro de la nepala armeo, diris, ke la donaco de du kompletoj da ekipaĵoj estas granda subteno al la nepala armeo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam estas tre bona amiko de Nepalo, kaj la donaco spegulas firman bazon de la amikeco inter la du landoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj brita ĉefministro David Cameron lunde emfazis, ke la nova minska interkonsento pri solvado de la ukraina krizo, atingita en la 12a de februaro, devas esti rigore plenumata.

La retejo de rusa prezidento raportis, ke tiutage Putin kaj Cameron telefone diskutis pri la ukraina situacio, kaj ili emfazis, ke ĉiuj partioj devas rigore plenumi la novan minskan interkonsenton. Putin diris, ke rekta dialogo inter la ukraina registaro kaj reprezentoj de orienta Ukrainio estas tre grava, ĉar tio helpas mildigi la streĉitan situacion.

Afgana mediato lunde raportis, ke dimanĉe vespere en la okcidenta provinco Farah okazis konflikto inter militantoj de la afgana Talibano kaj membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kaj 27 homoj estis mortigitaj en la batalo.

La afgana televido TOLO raportis, ke ekde la dimanĉa vespero la du flankoj batalis pro tio, ke la afgana Talibano esperis, ke membroj de Islama Ŝtato iros el Afganio. La konflikto rezultigis morton de 15 membroj de Islama Ŝtato kaj 12 talibanaj militantoj. Talibano kaptis 12 membrojn de Islama Ŝtato.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto