Vizitu Forumon

Ministra kunveno de OIK fokusiĝas al batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2015-05-27 20:35:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en Kuvajto inaŭguriĝis la 42a konferenco de eksterlandaferaj ministroj de Organizo de la Islama Kunlaboro. La ĉeestantoj diskutas pri la situacio en Palestino, Sirio kaj Jemeno kaj pri la batalo kontraŭ terorismo. Deklaro de Kuvajto estos publikigita.

La du-taga konferenco havas la temon "komune rigardi al la estonteco, akceli toleremon kaj forĵeti terorismon". Kuvajta emiro Sabah Al-Ahmad Al-Jaber faris paroladon en la inaŭguro. Li diris, ke la islamaj landoj alfrontas politikajn kaj sekurecajn defiojn, kaj ĉiuj landoj devas kune respondi al tiuj defioj. Li akcentis, ke la islamaj landoj devas klopodi kun la tuta mondo en la batalo kontraŭ terorismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto