Marde, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉilia prezidentino Michelle Bachelet kune ĉeestis ekonomian kaj komercan seminarion de la 45a datreveno de la ĉina-ĉiliaj diplomatiaj rilatoj kaj inaŭguron de la 7a kunveno de la ĉina-ĉilia entreprenista komitato.
Li eksplikis la porpledojn de Ĉinio pri konstruado de multflanka komerca sistemo kaj antaŭenpuŝo de liberigo kaj faciligo de la duflanka kaj regiona komerco. Li ankaŭ akcentis, ke diversaj landoj devas fortigi ampleksan kunlaboron por trakti la defion de ekonomia malsupreniro kaj realigi tutmondan ekonomian stabilecon kaj prosperon.
Li montris, ke Ĉinio kaj Ĉilio devas fortigi makropolitikan kunordigon, antaŭenpuŝi plibonigon de liberkomerca regiono kaj vastigi kunlaboron en industria investado.