|
|
||
Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo, marde la siria registara armeo lanĉis atakon al fortikaĵo de la ekstremista grupo Islama Ŝtato kaj mortigis grandan nombron de militantoj de Islama Ŝtato.
Tiutage en la provinco Ar Raqqah, orienta Siria, la registara armeo faris plurajn aeratakojn al la aerodromo de Tabarka kaj ĉirkaŭa regiono kaj pafmortigis 140 militantojn de la Islama Ŝtato kaj vundis dekojn da aliaj. La aerodromo estis okupata de la ekstremisma grupo lastatempe.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |