Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 27)

(GMT+08:00) 2015-05-27 17:28:52     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina ĉefministro kaj ĉilia prezidento kune ĉeestis seminarion; Rusio ne aĉetos mistral-klasajn amfibiajn atakŝipojn el Francio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉilia prezidento Michelle Bachelet kune ĉeestis ekonomian kaj komercan seminarion de la 45a datreveno de la ĉina-ĉiliaj diplomatiaj rilatoj kaj inaŭguron de la 7a kunveno de la ĉina-ĉilia entreprenista komitato.

Li eksplikis la porpledojn de Ĉinio pri konstruado de multflanka komerca sistemo kaj antaŭenpuŝo de liberigo kaj faciligo de la duflanka kaj regiona komerco. Li ankaŭ akcentis, ke diversaj landoj devas fortigi ampleksan kunlaboron por trakti la defion de ekonomia malsupreniro kaj realigi tutmondan ekonomian stabilecon kaj prosperon.

Li montris, ke Ĉinio kaj Ĉilio devas fortigi makropolitikan kunordigon, antaŭenpuŝi plibonigon de liberkomerca regiono kaj vastigi kunlaboron en industria investado.

Marde en Moskvo ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi ĉeestis la 5an kunvenon de altrangaj sekurecaj reprezentantoj de BRICS-landoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun altrangaj reprezentantoj pri aferoj de ŝtata sekureco el BRICS-landoj. Li diris, ke nun la internacia komunumo alfrontas seriozajn defiojn de ekstera interveno, terorismo, translanda krimo kaj financa krizo, Rusio volas klopodi kun ĉiuj aliaj landoj por bone okazigi la pintkonferencon de BRICS-landoj, protekti mondan pacon kaj disvolvon kaj feliĉigi la popolojn.

Yang Jiechi diris, ke la kuranta jaro signas la 70an datrevenon de la fondiĝo de UN kaj ankaŭ de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado. Oni devas kune strebi por longedaŭra sekureco de la mondo, akceli mondan disvolvadon kaj prosperon kaj antaŭenpuŝi la procezon de la monda multpolarizo.

Yang diris, ke BRICS-landoj devas plu respekti unu alian pri gravaj zorgoj, kompreni kaj subteni unu alian pri aferoj rilataj al suvereneco kaj kernaj interesoj kaj komuniki la pozitivan signalon, ke ili unuanime protektas pacon kaj sekurecon de la mondo kaj antaŭenpuŝas demokratiigon kaj leĝsistemigon de la internaciaj rilatoj.

Merkrede en la ĉina urbo Chongqing inaŭguriĝis Industria Dialogo de Azi-Eŭropa Kunveno pri Interligo. Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli faris ĉeftonan prelegon en la inaŭguro, akcentante, ke la ŝlosilo por akcelo de azi-eŭropa industria kunlaboro en interligo estas koncentri la energion kaj kunordigi la disvolvadon.

Li emfazis en sia prelego, ke ĉiuj landoj devas serĉi komunajn konsentojn kaj integri strategiojn pri disvolvado de la interliga industrio. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la membroj de la azi-eŭropa familio, kaj la disvolvado de Ĉinio estas strikte ligita kun la tuteca disvolvado. La iniciato de Ĉinio kaj konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento akiris pozitivan respondon de koncernataj landoj kaj jam fariĝis la komuna deziro, kiu spegulas interesojn kaj aspirojn de ĉiuj koncernataj landoj.

La kunveno havas la temon "antaŭenigi azi-eŭropan interligon per novigo", kaj ĝin ĉeestas gvidantoj kaj reprezentantoj de azi-eŭropaj landoj.

Oleg Bochkarev, vicprezidanto de la Milit-Industria Komitato de la Rusa Federacio, marde diris, ke Rusio fine decidis, ke ĝi ne aĉetos mistral-klasajn amfibiajn atakŝipojn el Francio.

La novaĵ-agentejo Itar-Tass raportis, ke militŝipoj similaj al mistral-klasa amfibia atakŝipo jam estis enskribitaj en la rusan planon pri defendo, tamen Rusio havas sian ideon de surteriĝo kaj konstruos tiajn militŝipojn laŭ sia kriterio.

Fedor Lukyanov, vic-sekretario de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio, diris, ke forlasi la aĉeton de mistral-klasaj amfibiaj atakŝipoj el Francio alportos nenian damaĝon al la defenda kapablo de Rusio. La kompenso postulata de Rusio dependos de la rezulto de la duflanka intertraktado.

Rusio kaj Francio subskribis la interkonsenton en 2011. Laŭ la interkonsento, Francio konstruos por Rusio du mistral-klasajn amfibiajn atakŝipojn kun la valoro de 1 200 milionoj da eŭroj, kaj liveros ilin al Rusio respektive en 2014 kaj 2015. Francio prokrastis la liveron je la preteksto de la ukraina krizo. Rusio diris, ke ĝi postulos kompenson, se Francio ne povus liveri la ŝipojn en difinita tempo.

Kazaĥa mediato marde raportis, ke reprezentantoj de la siriaj opozicioj, kiuj kunvenis en Astano, ankoraŭ ne povis akordiĝi pri fina dokumento. Oni ankoraŭ ne sciis, ĉu okazos la dua raŭndo de intertraktado.

Lunde ĉirkaŭ 30 reprezentantoj de la siriaj opozicioj komencis la intertraktadon. Reprezentanto de la Kurda Demokratia Unio de Sirio diris al raportisto, ke eble okazos la dua raŭndo de intertraktado en Astano, se ĉiuj rilataj partioj subtenos finan dokumenton de la intertraktado.

Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo, marde la siria registara armeo lanĉis atakon al fortikaĵo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj mortigis grandan nombron da militantoj de Islama Ŝtato.

Tiutage en la provinco Ar Raqqah, orienta Sirio, la registara armeo faris plurajn aeratakojn al la aerodromo Tabarka kaj ĉirkaŭa regiono kaj pafmortigis 140 militantojn de la Islama Ŝtato kaj vundis dekojn da aliaj. La aerodromo estis okupata de la ekstremisma grupo lastatempe.

Okazis intensa pafado kaj eksplodo marde meznokte en ambasadoreja regiono en la urbocentro de Kabulo. Estas neniu raporto pri morto kaj vundiĝo de homoj en la batalo.

La pafado komenciĝis je 5 minutoj post la 23a horo en la distrikto Wazir Akbar Khan, kaj aŭdiĝis eksplodo. Loka policano, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke tio eble estis teruratako, kaj pluraj teroristoj partoprenis en la batalo.

La atako estis direktita al gastejo, frekventita de fremdlandanoj. La polico jam blokis la ĉirkaŭan regionon. Ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris sian respondecon pri la atako.

En la distrikto Wazir Akbar Khan estas sidejoj de multaj fremdlandaj ambasadorejoj kaj institucioj, kaj multaj afganaj riĉuloj ŝatas loĝi en tiu distrikto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto