Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion pri ĵurnalistoj

(GMT+08:00) 2015-05-28 14:53:08     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN merkrede unuanime adoptis la rezolucion, kondamnante atencon al ĵurnalistoj en armita konflikto, kaj urĝante enketon pri krimo kaj respondeco.

La Sekureca Konsilio tiutage okazigis publikan debaton pri protekto de ĵurnalistoj en konflikto. La rezolucio diris, ke la Sekureca Konsilio kondamnas ĉiajn agojn, kiuj atencas kaj turmentas ĵurnalistojn en armita konflikto, kaj urĝas ĉiujn partiojn de konflikto ĉesigi tiajn agojn.

La Sekureca Konsilio emfazis, ke ĵurnalistoj, kiuj plenumas siajn profesiajn taskojn en konfliktaj regionoj sen agoj nekonformaj al ilia civila statuso, devas esti rigardataj kiel respektataj kaj protektataj civiluloj.

La Sekureca Konsilio diris ankaŭ, ke packonservaj trupoj kaj politikaj misioj de UN devas liveri en rilataj raportoj detalajn informojn pri ĵurnalistoj atencitaj en konflikto. La Sekureca Konsilio instigas Unuiĝintajn Naciojn kaj aliajn internaciajn kaj regionajn organizojn fari kunordigon kaj kunlaboron kaj dividi spertojn kaj bonajn rimedojn de protekto de ĵurnalistoj en konflikto por pli efike protekti ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto