Vizitu Forumon

Li Keqiang gratulas Nepalon okaze de Respublika Tago

(GMT+08:00) 2015-05-28 18:16:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis mesaĝon al sia nepala kolego Sushil Koirala, esprimante gratulon okaze de la Respublika Tago de la lando.

En sia mesaĝo Li diris, ke Ĉinio kaj Nepalo ĉiam subtenas kaj helpas unu la alian. Ĉinio respektas kaj subtenas la socian sistemon kaj disvolvan vojon, elektitajn de la nepala popolo surbaze de iliaj propraj kondiĉoj, kaj alte taksas nepalan delongan politikon de unu Ĉinio. Li diris, ke la ĉina flanko donis al Nepalo helpojn laŭ sia eblo post la granda tertremo en la 25a de aprilo. Li aldonis, ke li kredas, ke la ĉina-nepala amikeco plifortiĝos kun progreso de la savado.

Ĉi tiu jaro signas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo. La ĉina flanko volas klopodi kun la nepalo flanko por porti la ĉina-nepalan plenampleksan partnerecon de kunlaboro al pli alta nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto