Vizitu Forumon

Xi Jinping kunsidis kun kompartiaj gvidantoj de sep provincoj

(GMT+08:00) 2015-05-28 19:57:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en Zhejiang-provinco ĉina prezidanto Xi Jinping kunvokis kompartiajn ĉefajn gvidantojn el ses provincoj kaj unu municipo en orienta Ĉinio. Li aŭskultis iliajn proponojn kaj opiniojn pri ekonomisocia disvolvado en la periodo de la 13a kvin-jara plano. Li emfazis, ke la periodo de la 13a kvin-jara plano estos tre grava por la ekonomisocia disvolvado de Ĉinio, kompartiaj komitatoj kaj registaroj de ĉiuj niveloj devas bone kompreni la ĝeneralan tendencon de internacia kaj enlanda situacio, bone analizi enlandajn kaj eksterlandajn cirkonstancojn kaj kondiĉojn, precizigi la direkton kaj atingendajn celojn, klare scii ŝancojn kaj defiojn kaj sisteme plani la ekonomisocian disvolvadon en la venonta periodo.

La kuranta jaro estas la lasta jaro en efektivigo de la 12a kvin-jara plano. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio esploras kaj redaktas fundamentan politikon por la ekonomisocia disvolvado en tiu periodo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto