Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun hispana vicĉefminitro Saenz

(GMT+08:00) 2015-05-28 13:26:29     Redaktoro:Ma

Merkrede survoje al Ĉinio post la vizito al kvar latinamerikaj landoj, ĉina ĉefministro Li Keqiang havis teknikan halton en la hispana urbo Mallorca. Hispana vicĉefministro Soraya Saenz de Santamaria salutis lin en flughaveno. Poste ili interparolis en hotelo.

Li pozitive taksis progresojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, dirante, ke Ĉinio alte taksas la rilatojn kun Hispanio kaj volas en la venontaj dek jaroj profundigi politikan interfidon, antaŭenpuŝi ekvilibran kreskon de duflanka komerco, vastigi dudirektan investon kaj kontakton kaj striktigi komunikadon en eduko, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la hispana registaro donos pli da oportuno al ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj en negocado, vojaĝo, studado kaj loĝado en Hispanio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto