Vizitu Forumon

Brita reĝino atendas fortigi partnerecon kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-05-28 13:37:28     Redaktoro:Ma
Merkrede okazis inaŭguro de la nova parlamento de Britio. Brita reĝino Elizabeth II diris en sia inaŭgura parolo, ke la brita registaro atendas fortigi partnerecon kun Ĉinio, Hindio kaj aliaj landoj kaj kiel eble plej frue leĝdonos pri plebiscita projekto de retiro el EU.

Tiutage Elizabeth II kaj ĉefaj membroj de la reĝa familio ĉeestis la inaŭguron kaj publikigis planon de administrado kaj leĝdono de la nova registaro. Ŝi diris, ke la brita registaro kiel eble plej frue intertraktos kun Eŭropa Unio pri la duflankaj rilatoj kaj antaŭenpuŝos reformadon de EU favorantan al ĉiuj membrolandoj. Britio kiel eble plej rapide leĝdonos kaj okazigos plebisciton pri retiro el EU antaŭ 2017. Samtempe ĝi donos pli da rajtoj al Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando, batos ekstremismon kaj akcelos socian unuiĝon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto