Vizitu Forumon

Tutmonda eldonkvanto de libro de Xi Jinping superis 4,5 milionojn

(GMT+08:00) 2015-05-29 13:38:07     Redaktoro:Ma

Altranga funkciulo el ĉina ŝtata gazetara kaj eldona institucio diris, ke de post sia publikiĝo en la 28a de septembro 2014, La Regado de Ĉinio, la libro de ĉina prezidanto Xi Jinping, estis tutmonde emisiita por pli ol 4,5 milionoj da ekzempleroj, kaj 400 mil el ili estis emisiitaj eksterlande. La eldonkvanto de tiu libro estas la plej granda inter tiuj de ĉinaj ŝtatgvidantoj de post la komenciĝo de la reformado kaj pord-malfermo en Ĉinio.

Ĵaŭde en Nov-Jorko okazis la simpozcio pri disvastigo de tiu libro. Vicestro de la Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldono, Radio, Filmo kaj Televido Wu Shangzhi diris, ke pere de tiu libro oni povas pli bone kompreni la revon kaj strebon de la ĉina nacio.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, ke la libro notis pensadon kaj praktikon de prezidanto Xi kaj la nova gvidantaro pri ŝtatregado kaj malfermis al la mondo la fenestron kompreni la nunan Ĉinion. Usona eksa ŝtatsekretario Kissinger diris en sia gratula letero, ke en la libro prezidanto Xi prezentas senprecedencan grandiozan planon de reformado kun la celo antaŭenpuŝi revolucian ŝanĝon de la ĉina socio, kaj eksplikas serion da internaj politikoj pri batalo kontraŭ korupto, konstruo de jurŝtato, protekto de medio kaj plibonigo de ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto