Vizitu Forumon

Financaj ministroj de G7 oponas stimulon de ekonomikresko per prunto

(GMT+08:00) 2015-05-29 13:02:44     Redaktoro:Ma

Ĵaŭde germana mediato raportis, ke la financaj ministroj de la Grupo 7 diris, ke struktura reformado estas necesa por subteni latentan forton de la ekonomia kresko, sed ili oponas stimulon de la ekonomia kresko per prunto.

Samtage okazis malfermita kunveno de la financaj ministroj de G7 en Dresdeno de Germanio. La ministroj diskutis pri realigo de daŭrigebla ekonomia kresko kun granda ŝuldo, plibonigo de internacia kunlaboro kaj fortigo de la kontrolo al financa merkato.  

Krome, ankaŭ gvidantoj de Internacia Mona Fondaĵo, Monda Banko kaj Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo kaj estro de Eŭropa Centra Banko estis invititaj al la kunveno.

La Grupo 7 konsistas el Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio, Kanado kaj Japanio. En la 7a kaj 8a de junio ĉijare okazos la pintkonferenco de la grupo en Germanio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto