Vizitu Forumon

Fermiĝis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko" en Pekino

(GMT+08:00) 2015-06-04 15:27:13     Redaktoro:Pluveta

 

Okaze de la Internacia Infana Tago la 28-an de majo en Pekino okazis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko". La aktivado estis organizita de Pekina Eduka kaj Sciencteknika Centro Chenyan.

Nun en Ĉinio multiĝas infanoj kun psikologiaj problemoj. Tio estas granda ŝarĝo por la socio kaj la familioj. Pli multaj bonkoruloj kaj organizoj prove uzis sciencajn manierojn por fari komunikadon kun tiaj infanoj, por ke ili revenu al la ordinaraj lernejoj. De la lastaj jaroj Pekina Eduka kaj Sciencteknika Centro Chenyan liveras senpagan edukon al infanoj kun psikologia problemo kaj al orfoj kaj handikapaj infanoj por ke ili sane kaj gaje kresku.

En la filantropia aktivado, multaj infanoj prezentis kantadon kaj dancadon al la gepatroj, instruistoj kaj sociaj bonkoruloj. Inter ili estas kelkaj specialaj infanoj, tamen oni ne povas eltrovi ilin, ĉar ili jam kunfandiĝis kun aliaj ordinaraj infanoj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto