Vizitu Forumon

Mao Daqing: Guvernisto por kreintoj de entreprenoj

(GMT+08:00) 2015-06-17 17:41:50     Redaktoro:Ĝoja


Nun en Ĉinio furoras la diro "Starante en pasejo de sufiĉe forta vento, eĉ porko povus ekflugi" (figursence: se kondiĉoj estas sufiĉe bonaj, eblos eĉ tio, kio ordinare ne eblas). Nu, Mao Daqing ja estas tia "porko", kiu nun staras en la pasejo de sufiĉe forta vento. Sed tiu ĉi vento ne estas alia ol popolamasaj entreprenoj kaj kreado. Lastmarte Mao Daqing eksiĝis de vicĝenerala direktoro de grupo Wanke, kiu okupiĝas pri biena industrio, kaj ekfunkciigis la kompanion UR Work, kiu servas por kreintoj de entreprenoj. Lasttempe raportisto de Ĉina Radio Internacia faris intervjuon al Mao, li esprimis propran nocion pri entreprenismo kaj pri la estonta plano. Nun bonvolu aŭskulti la raporton.

Mao indikis, ke la biena industrio ne kreskas plu, sed entreprenismo de popolamasoj bone disvolviĝas. Kaj lia kompanio "UR Work" ĝuste provizas oficejon kaj servon pri financo, imposto, leĝo, homresurso kaj kapabloj al homoj, kiuj ekfunkciigas entreprenojn. Kaj la modelo venas de la usona kompanio We Work, tial UR Work estas titolita ĉina We Work.

Nun en Pekino estas 13 agentejoj de UR Work. Pri sia propra identeco, Mao diris, ke li ne estas "anĝelo" pagi monon, sed ŝajne guvertisto. Li diris:

"Ni nun servas al homoj, kiuj ekfunkciigas entreprenojn, ni liveras helpon en ĉiuj faktoroj kaj ĉiuj industrioj, ne nur temas pri investo. Fakte ni estas ŝajne guvernisto aŭ mastrumisto por la kreintoj de entreprenoj."

Krom direktoro de la kompanio UR Work Mao estas ankaŭ gasta profesoro en multaj ĉinaj universitatoj. Pri tio li diris:

"Lastjare en Universitato de Internacia Ekonomio kaj Komerco mi fondis instituton pri makroekonomio kaj regiona ekonomio. La nuna tasko estas temodifino kaj estonte formiĝos kursoj pri "ekonomiko pri entreprenismo".

Nun Mao estas pli okupata ol antaŭe, li senĉese instalis oficejojn, subskribis kontaktojn kun entreprenoj aŭ fondusoj, aŭ partoprenis en agoj pri entreprenismo. Li diris, ke estonte la kompanio UR Work eniros en la akcian merkaton kaj ĉisomere li referencos spertojn de la usona komapnio We Work. Li diris:

"Unue ni lernas de ĝi, sekve ni volas kunlabori kun ĝi. Nun mi konsideras kiamaniere ni kunlaboros, ĉar la bazo de kunlaboro estas kompletigo de avantaĝoj."

Karaj aŭskultantoj, dankon pro via aŭskulto de la intervjuo al Mao Daqing, direktoro de kompanio UR Work.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto