Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 18)

(GMT+08:00) 2015-06-18 17:04:11     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 18a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉinio atendas pozitvajn signalojn de la Pintkunveno de la Grupo 20; kreskis plu la nombro de infektitoj de la malsano MERS en Sud-Koreio. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Li Baodong, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, merkrede diris, ke la pintkunveno de G20 en Antalya devas komuniki pozitivajn signalojn de konfido, malfermo, devo kaj transformiĝo.

Tion diris Li Baodong intervjuate en Bodrum en intertempo de la 3a kunveno por preparo de la pintkunveno.

Li konigis, ke la pintkunveno devas komunuki kvar pozitivajn signalojn. La unua estas, ke G20 estas kapabla kaj memfida por gvidi la mondan ekonomion realigi fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskon. La dua estas, ke G20 sin dediĉas al konstruado kaj bontenado de aperta ekonomio kaj oponas komercan protektismon. La tria estas, ke ĉiuj landoj devas fortigi kunordigon de makroekonomia politiko, alpreni respondecan makroekonomian politikon kaj alporti pozitivan, sed ne negativan efikon al aliaj landoj. Kaj la kvara estas transformiĝo, tio estas antaŭenpuŝi la grupon sin turni de la traktado de krizoj al longefika administra mekanismo. La pintkunveno okazos novembre en la turka urbo Antalya.

Wang Min, ĉina konstanta vicdelegito al UN, merkrede diris, ke konsento de koncernata lando, neŭtraleco kaj ne-sindefendo aŭ ne uzo de milita forto, la tri principoj de packonservado, estas la kondiĉoj kaj bazoj por glate efektivigi packonservon, subteni justecon kaj akiri subtenojn de la membroŝtatoj, tial oni devas persisti en ili kaj neniel ŝanceliĝi.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis jarkunvenon de komandantoj de packonserva agado. Wang diris en la kunveno, ke oni devas plidetaligi regularon de batalo kaj gvidilon de soldat-sendaj landoj por akomodiĝi al la loka medio kaj pli bone plenumi la bazajn principojn de packonservo.

La sud-korea Ministerio pri Sano kaj Bonfarto ĵaŭde informis, ke matene en tiu tago la nombro de konfirmitaj intektitoj de la malsano MERS (Mez-Orienta Spir-Sindromo) kreskis ĝis 165, kaj la nombro de mortintoj kalkuliĝis al 23. Ĝis tiu tago entute 24 homoj estis resanigitaj.

La ministerio diris, ke inter la tri novaj kazoj du estas flegistoj, kaj ĝis nun entute 16 medicinaj laborantoj, inkluzive de kvin kuracistoj, estis infektitaj per la viruso. Krome aldoniĝis tri mortaj kazoj, kaj ili mortis merkrede aŭ ĵaŭde frumatene. La mortokvanto de tiu mlasano atingis 13,9 procentojn.

Rusa mediato raportis, ke merkrede en Bruselo kunvenis registaraj reprezentantoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio. La ĉeestantoj de la kunveno decidis pluvalidigi por ses monatoj la sankciojn kontraŭ Rusio ĝis la fino de januaro de 2016. Rusio diris, ke tio estis anticipita, kaj ĝi pligrandigos kontraŭrimedojn por respondo.

La novaĵo indikis ankaŭ, ke tio estas unua decido, kaj la fina decido estos publikigita en la 22a de junio.

Por respondi al EU, Rusio pligrandigos la malpermson al manĝaĵa importo el EU. Rusa financa ministro Anton Siluanov diris post publikigo de la novaĵo, ke estis anticipita la pluvalidigo de la sankcioj de EU.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis gazetaran deklaron, alvokante, ke la ĉeestantoj de la politika dialogo pri Libio esploru projekton de politika interkonsento kaj frue atingu unuanimecon.

La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio de UN bonvenigas la politikan dialogon pri Libio en Maroko en la 8a kaj la 9a de junio kaj ankaŭ la planitan sekvan dialogon. La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke milita rimedo ne povas solvi la libian krizon, kaj atingi politikan interkonsenton kaj organizi registaron de nacia unuiĝo estas la ŝlosilo solvi la libian krizon de politiko, sekureco kaj reĝimo.

La deklaro diras ankaŭ, ke la membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke ili firme subtenas la libian starpunkton pri suvereneco, sendependeco, teritoria integreco kaj nacia unuiĝo.

La Leĝdona Konsilio de la ĉina Hongkonga Speciala Administracia Regiono ĵaŭde vetois la mocion de la proponita universala baloto por elektado de la venonta ĉefadministranto de la regiono en 2017.

Post la naŭ-hora debato, kiu komenciĝis en merkredo, 28 leĝfarantoj de la Leĝdona Konsilio voĉdonis kontraŭ la mocio, dum ok aliaj donis pozitivajn voĉojn.

La Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado merkrede anoncis en sia retejo, ke ĝi kaj koncernaj departementoj ellaboros projekton pri konstruado de civilaj instalaĵoj en Nansha-insularo por efike garantii civilan postuladon de la insularo, liveri al la internacia komunumo publikan servon de helpo sur la Suda Ĉina Maro kaj akceli internacian kunlaboron pri mara scienca esploro.

Merkrede en Prago ĉina vicĉefministro Liu Yandong renkontiĝis kun ĉeĥa prezidento Milos Zeman.

Liu transdonis al Zeman saluton de prezidanto Xi Jinping. Ŝi diris, ke danke al klopodoj de la dulandaj gvidantoj la rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio rapide disvolviĝis sur la vojo de reciproka profito kaj kungajno, kaj progresis interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj en la kampoj de komerco kaj investo, interligo kaj interlaboro, eduko, medicino, homaj studoj kaj lokaj registaroj. Ŝi akcentis, ke la du landoj havas la komunan respondecon por subteni sanan kaj stabilan disvolvadon de la interrilatoj kaj profundigi pragmatan kunlaboron.

Zeman diris, ke Ĉeĥio kaj Ĉinio estas amikaj landoj. Ĉeĥio aprezas la longan historion kaj kulturon de Ĉinio kaj admiras atingojn de Ĉinio en ekonomisocia disvolvado. Li diris, ke Ĉeĥio estas en nova periodo, kaj la duflanka kunlaboro estas fruktodona kaj prezentas grandan potencialon kaj perspektivon. Li aldonis, ke Ĉeĥio volas fari pozitivan klopodon por akceli la kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj en centra kaj orienta Eŭropo kaj la disvolvadon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto