Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 23)

(GMT+08:00) 2015-06-23 17:08:28     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke okazis la 5a Ĉina-Usona Dialogo de Strategia Sekureco; gvidantoj de Rusio, Germanio kaj Francio diskutis pri ukraina krizo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Ni raportos pri la ekologia evoluado en Wuding-gubernio de Yunnan-provinco, kaj poste estos notoj de Olga Ŝilajeva, rusa samideanino kaj premiito de la filmkonkurso kun la temo "Teo kaj Amo". Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Vaŝingtono okazis la 5a Ĉina-Usona Dialogo de Strategia Sekureco kadre de la 7a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Yesui kaj usona ŝtata vicsekretario Anthony Blinken kune prezidis la dialogon.

La du flankoj malkaŝeme, praktike kaj konstrueme interŝanĝis opiniojn pri kune zorgataj strategia sekureco kaj ampleksa sekureco, decidis subteni dialogon kaj komunikon pri koncernaj demandoj, akceli strategian reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi konstruadon de stabilaj rilatoj de strategia sekureco inter Ĉinio kaj Usono

Ambaŭ flankoj pozitive taksis la gravecon de la Ĉina-Usona Strategia Sekureca Dialogo kaj konsentis okazigi la alian dialogon antaŭ la venonta Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo venontjare.

Ĉinio marde publikigis planojn pri memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, inkluzive de invito de fremdlandaj armeoj al partopreno en parado en la 3a de septembro.

Wang Shiming, ĝenerala vicdirektoro de la Informada departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris tiutage en gazetara konferenco, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faros paroladon en memorfesta kongreso. Krome, li medalos veteranojn de la milito kaj familianojn de la mortintoj.

Tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝista Milito, kaj Ĉinio la unuan fojon okazigos paradon por memorfesti la datrevenon.

Qu Rui, vicdirektoro de la Oficejo de Gvida Grupo por Parado, diris, ke reprezentantoj de veteranoj, civiluloj, kiuj subtenis la armeon dum la milito, kaj postvivantaj familianoj de la mortintoj partoprenos en la parado, kiu montros respekton al veteranoj, civiluloj kaj martiroj.

Marde proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang proklamis, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 17an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj EU en Bruselo.

De la 28a de junio ĝis la 2a de julio Li faros oficialan viziton al Francio, kaj dum la restado li vizitos la stabejon de la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado en Parizo.

La sud-korea Ministerio pri Sano kaj Bonfarto lunde informis, ke matene en tiu tago aldoniĝis du mortintoj de la malsano MERS (Mez-Orienta Spir-Sindromo) kaj la nombro de mortintoj kreskis ĝis 27. La mortokvanto de tiu malsano atingis 15,7 procentojn. Komence de la epidemio en Sud-Koreio la mortokvanto estis malpli ol 10%.

Cetere, tiutage aldoniĝis tri novaj infektitoj de MERS. La totala nombro de infektitoj de MERS kalkuliĝis al 172, kaj inter ili 50 estis resanigitaj kaj 95 estas kuracataj. Nun 3 833 homoj estas izolitaj por plua observado.

Lunde sudkorea vicĉefministro Choi Kyung Hwan diris, ke la epidemio donis grandan negativan influon al la ekonomio. La registaro planas preni aron da ekonomi-stimulaj planoj, inkluzive de buĝet-suplemento.

La retejo de rusa prezidento raportis, ke lunde telefone interparolis rusa prezidento Vladimir Putin, germana ĉefministro Angela Merkel kaj franca prezidento François Hollande. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en orienta Ukrainio kaj pri efektivigo de la nova Minska Interkonsento.

La tri gvidantoj priparolis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio, kiu okazos marde en Parizo, kaj intertraktadon inter la tripartia kontaktgrupo (Rusio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Ukrainio) kaj koncernaj grupoj. Putin diris, ke fortaj departementoj de Ukrainio devas tuj haltigi la kanonadon al loĝkvartaloj de la regiono Donbaso, kaj ĉiuj partioj devas kune akceli la procezon de politika solvado de la ukraina krizo, antaŭenpuŝi konstitucian reformadon kaj krei kondiĉojn por renormaligi la ekonomion en orienta Ukrainio.

Lunde matene okazis suicida atako kontraŭ la afgana parlamento. La atako mortigis kvin civilulojn kaj vundis 31 aliajn. Krome, suicida atakanto mortis pro la eksplodo, kaj kvin atakantoj estis mortpafitaj de la polico.

Tio estis la unua atako post la komenciĝo de Ramadano. La atako okazis je la 10a horo kaj 20 minutoj matene en tiu tago. Suicida atakanto eksplodigis aŭtobombon antaŭ la parlamenta domo kun la intenco, ke aliaj atakantoj iru en la domon. Poste okazis batalo inter la atakantoj kaj policanoj. Je la 12a horo kaj 30 minutoj tagmeze ĉiuj kvin atakantoj estis mortigitaj.

La atako okazis, kiam la parlamentanoj balotis pri kandidato al la ofico de defenda ministro. Poste la afgana Talibano deklaris, ke ĝi faris la atakon. Afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai faris deklaron, esprimante plej fortan kondamnon al la atako. Li diris, ke atako kontraŭ senkulpaj civiluloj dum Ramadano estas malamika ago kontraŭ religio.

La Sekureca Konsilio de UN lunde publikigis gazetaran deklaron, forte kondamnante la atakon de Talibano kontraŭ la afgana parlamento, kaj reasertante, ke ia ajn perforto kaj teruratako ne povas returni la afganan vojon de paco, demokratio kaj stabileco.

La deklaro diris, ke la atako kontraŭ deputitoj elektitaj de la afgana popolo estas kruda ignoro al demokratio kaj leĝo. La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio kondamnas tian agon kaj laŭdas la efikan agadon de la defendaj kaj sekurecaj trupoj de Afganio.

La saman tagon, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron pere de sia proparolanto, forte kondamnante la atakon. Li diris, ke similaj atakoj celas detrui la klopodojn por konstruado de pli forta kaj pli prospera Afganio. Li reasertis, ke li firme subtenas la afganan popolon.

Funkciulo el la sekureca departemento de Irako lunde diris, ke tiutage en kelkaj regionoj okazis armitaj konfliktoj, almenaŭ 25 homoj estis mortigitaj kaj 28 vunditaj.

Sekureca funkciulo de la provinco al-Anbar diris, ke militantoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato tiutage pafis grandan nombron da obusoj de bombokanono al tendaro de la iraka armeo en la orienta antaŭurbo de Al Fallujah je ĉirkaŭ 50 kilometroj okcidente de Bagdado, kaj tio rezultigis morton de almenaŭ tri soldatoj kaj vundiĝon de ses aliaj. Poste la iraka aerarmeo tuj lanĉis aeratakon per batalaviadiloj kaj helikopteroj kaj mortigis almenaŭ ses militantojn, inkluzive de supera gvidanto de la ekstremisma grupo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto