Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 24)

(GMT+08:00) 2015-06-24 16:51:53     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi Jinping interparolis kun belga reĝo Philippe; Ĉinio kaj Usono komencis jaran strategian kaj ekonomian dialogon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun belga reĝo Philippe. La du ŝtatestroj alte taksis la rilatojn inter la du landoj kaj konsentis klopodi plu por firmigi politikan interfidon, forĝi novan kreskpunkton de pragmata kunlaboro, profundigi popolan amikecon kaj fari la interrilatojn pli bonaj.

Xi Jinping diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Belgio montras tendencon de kontentiga disvolvado kaj estas plej bonaj en la historio. La du landoj starigis partnerecon de ampleksa kunlaboro kaj glate iras kunlaboro en la kampoj de komerco, investo, scienco kaj tekniko, eduko, kulturo, sano, haveno, komunikado, turismo, justica asistado kaj nutraĵa sekureco. Li diris, ke Ĉinio efektivigas la strategion "akceli disvolvadon per novigo", kaj la du landoj povas trovi kontaktpunkton de interesoj en la kampo de novigo kaj grandigi kunlaboron en altklasa fabrikado, biologia farmacio, media scienco kaj tekniko kaj daŭripova disvolvado.

Xi Jinping aldonis, ke la kuranta jaro signas la 40an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Sekve de senĉesa disvolviĝo la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj EU fariĝis unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la tuta mondo. Belgio estas fondinto-membro kaj sidejo de EU. Ĉinio esperas, ke Belgio ludos plu akcelan rolon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU same kiel antaŭe.

Philippe diris, ke Belgio admiras la iniciaton de Ĉinio pri konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, kaj ĝi kiel fidinda partnero de Ĉinio en Eŭropo volas servi al Ĉinio kiel la ponto al la eŭropa merkato per siaj avantaĝoj. Li aldonis, ke Belgio sin dediĉos al kunlaboro kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, novigo, eduko, biologia tekniko, medicino kaj socia asekuro.

Marde en Vaŝingtono okazis inaŭguro de la 7a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj de la 6a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong, vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi, specialaj reprezentantoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la inaŭguron kune kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj financa sekretario Jacob Lew, specialaj reprezentantoj de usona prezidento Barack Obama. Ankaŭ usona vicprezidento Joseph Biden ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon.

Liu Yandong diris en sia parolado, ke unuafoje okazas samtempe la Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo, kio havas apartan gravecon. Prezidanto Xi Jinping alte atentas la dialogon kaj interkonsiliĝon kaj aparte montris, ke konstrui novtipajn rilatojn kun Usono estas prioritata direkto de la ĉina diplomatio por realigi nekonflikton kaj nekontraŭstaron, reciprokan respekton kaj kungajnan kunlaboron. Li emfazis, ke diverĝoj povas esti regataj, kaj komunaj interesoj povas esti protektataj, nur se Ĉinio kaj Usono rigardas la rilatojn laŭ ĝenerala situacio, respektas kaj prizorgas unu la alian pri kernaj interesoj, persistas en konstruema maniero kaj evitas miskomprenon kaj misjuĝon.

Kerry diris, ke kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio havas gravecon kaj la politikoj de la du flankoj alportos gravan influon al disvolvado de ambaŭ landoj kaj ĉiuj aliaj landoj de la mondo. Ĉifoja strategia kaj ekonomia dialogo fokusiĝos al kunlaboro en pura energio, verda ekonomio, oceana ekspluato kaj interreta sekureco, kaj la du flankoj diskutos ĉefe pri fortigo de kunlaboro en internaciaj kaj regionaj demandoj pri Afganio, irana nukleo kaj batalo kontraŭ terorismo. La interkonsiliĝo antaŭenpuŝos interŝanĝon kaj kunlaboron inter la du landoj en eduko, scienctekniko, sporto, sano, virino kaj aliaj kampoj kaj vigligos la dulandajn rilatojn.

Speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimata ŝanĝiĝo Xie Zhenhua diris marde en Vaŝingtono, ke Ĉinio kaj Usono intensigos kunlaboron en kvin novaj kampoj de skist-gaso, nuklea energio, pura energio, karbona kapto, utiligo kaj sigelado kaj ankaŭ verda ekonomio.

Tion Xie diris tiutage en gazetara konferenco en la Ŝtata Departemento de Usono. Li konigis pri la klimata kunveno kadre de la 7a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Li diris, ke la du flankoj difinis entute 13 kampojn por kunlaboro kaj komencis pli ol 30 kunlaborajn programojn en nunaj ok kampoj. Ĉi-foje la du flankoj konsentis intensigi kunlaboron en aliaj kvin kampoj kaj starigis novan laborgrupon.

Xie diris, ke Ĉinio kaj Usono kunlaboros ankaŭ en la kampoj de malaltkarbona urbo kaj inteligenta urbo kaj decidis okazigi ĉina-usonan pintkunvenon pri malaltkarbona urbo kaj inteligenta urbo septembre en Los-Anĝeleso.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento diris, ke Rusio baldaŭ publikigos decidon pri pluvalidigo de sankcioj kontraŭ EU.

Peskov diris al amaskomunikiloj, ke ĝenerala oficejo de prezidento ekzamenas proponon de la registaro pri pluvalidigo de la restrikto de nutraĵa importo el EU, la procezo baldaŭ finiĝos, kaj la propono estos publikigita kiel dokumento. Li aldonis, ke rilate sankciojn la rusa flanko ĉiam sekvas la principon "denton pro dento".

Pola vicĉefministro kaj defenda ministro Tomasz Siemoniak konfirmis marde en gazetara konferenco, ke Usono decidis loki pezajn armilojn en ses centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, inkluzive de Pollando.

Samtage usona denfenda sekretario Ashton Carter, kiu vizitis Estonion, deklaris, ke Usono decidis loki 250 tankojn, kirasaŭtojn kaj aliajn militajn armilojn en Bulgario, Latvio, Litovio, Estonio, Pollando kaj Rumanio, celante protekti la membroŝtatojn de NATO kontraŭ minaco el Rusio kaj teroristoj.

Siemoniak diris, ke tiuj pezaj armiloj eble ekzistos kelkajn jarojn aŭ pli da tempo. Tamen tio estas nur politika decido. La 15an ĉimonate, la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke tiu ago komplete detruos ŝlosilajn klaŭzojn en baza dokumento pri la rilatoj inter Rusio kaj NATO, subskribita en 1997.

Marde la kurdaj armitaj fortoj de Sirio deklaris, ke ili ekokupis urbeton en nordorienta Sirio post batalo kontraŭ la ekstremista grupo Islama Ŝtato.

Laŭ raporto, tiutage la kurdaj militantoj repuŝis ektremistojn de Islama Ŝtato kaj ekokupis la urbeton Ain Issa de la provinco Ar Raqqah.

Lastatempe akriĝis la batalo inter kurdaj militantoj kaj membroj de la ekstremista grupo Islama Ŝtato en norda Sirio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto