Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 25)

(GMT+08:00) 2015-06-25 17:19:35     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono akordiĝis pri multaj temoj en altnivela interkonsiliĝo; Ĉinio urĝas okcidentajn potencojn plibonigi siajn homrajtajn registrojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde kaj merkrede en Vaŝingtono okazis la 6a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong, speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping, kaj usona ŝtata vicsekretario Anthony Blinken ĉeestis la kunvenon. La du flankoj retrorigardis la rolon de mekanismo de la altnivela interkonsiliĝo por akcelo de interhomaj interŝanĝoj en la pasintaj kvin jaroj post la establo, rekonis klopodojn de registaraj departementoj kaj institucioj de la du landoj kaj proponis akceli pozitivan kaj profundan kunlaboron inter la du landoj.

La du flankoj interkonsiliĝis pri eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, sporto, virinoj kaj junuloj, kaj sano estis nove aldonita kampo. La du flankoj resumis la pasintjaran kunlaboron en diversaj kampoj kaj diskutis pri direkto de la plua kunlaboro. Dum la interkonsiliĝo la du flankoj venis en akordon pri 119 kunlaboraj programoj en sep kampoj.

Merkrede en la Blanka Domo usona prezidento Barack Obama renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu Yandong, vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi, specialaj reprezentantoj de ĉina prezidanto Xi Jinping por la 7a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 6a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo.

Liu transdonis al Obama sinceran saluton kaj buŝan mesaĝon de prezidanto Xi. Xi diris en sia mesaĝo, ke septembre li faros ŝtatan viziton al Usono invitite de prezidento Obama, kaj li esperas kune kun Obama skizi la estontecon de la ĉina-usonaj rilatoj, plani la duflankan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi plu pragmatan kunlaboron inter la du landoj en ĉiuj kampoj por ke la popoloj de la du landoj estu pli fidaj kaj montru pli grandan entuziasmon pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

Obama dankis prezidanton Xi pro lia mesaĝo kaj petis ĉinajn reprezentantojn transdoni lian sinceran saluton al prezidanto Xi. Li diris, ke li tre ĝojas pro riĉaj rikoltoj de la dialogo kaj interkonsiliĝo. Li opiniis, ke ili metis bonan bazon por la septembra vizito de prezidanto Xi al Usono. Li aldonis, ke la vizito de prezidanto Xi akcelos disvolvadon de la rilatoj kaj kunlaboro inter la du landoj kaj montros al la tuta mondo, ke la du grandaj landoj sin dediĉas al konstruema kunlaboro kaj kune respondas al tutmondaj defioj.

Ĉinio merkrede diris, ke Usono kaj eŭropaj landoj faris falsajn akuzojn kontraŭ la sudaj landoj, inkluzive de Ĉinio, kaj urĝis la rilatajn okcidentajn potencojn enfokusigi kaj korekti siajn proprajn agojn, kiuj atencas homajn rajtojn.

La komento estis farita dum la okazanta 29a sesio de la Homrajta Konsilio de UN. Dum la ĝenerala debato pri la situacio de homaj rajtoj, kiu postulas atenton de la konsilio, ambasadoro Wu Hailong, estro de la ĉina konstanta misio al UN en Ĝenevo, atentigis problemojn de homaj rajtoj en Usono, inkluzive de torturo, polica perforto kaj rasismo.

Wu diris, ke en iuj eŭropaj landoj, leĝprojektoj pri terorismo restriktis liberecon, migrantoj suferis seksperforton kaj ksenofobio leviĝis.

La ĉina reprezentanto ankaŭ akcentis, ke la laboro de la Konsilio devas fokusiĝi al dialogo, kunlaboro, teknika helpo kaj kapablokonstruo.

Dum la merkreda debato, ankaŭ pluraj aliaj landoj kaj internaciaj aŭ regionaj organizoj emfazis sian maltrankvilon pri ŝrumpanta spaco de civila socio kaj la ĝenado al homrajtaj defendantoj kaj ĵurnalistoj en la tuta mondo, speciale en zonoj de armita konflikto.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio ratifis protokolon por la Traktato pri Sennuklearmila Zono en Centr-Azio kaj baldaŭ donos paperon de la ratifo al Kirgizio per diplomatiaj kanaloj.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona instanco de Ĉinio, ratifis la protokolon en aprilo, kaj lastatempe prezidanto Xi Jinping subskribis paperon de la ratifo. Lu aldonis, ke la ĉina registaro ĉiam respektas kaj subtenas la klopodojn de sennuklearmilaj landoj por sennuklearmila zono, kaj senkondiĉe promesas, ke ĝi ne uzos nek minacos uzi nukleajn armilojn kontraŭ landoj sen nukleaj armiloj.

Merkrede en Ĝenevo la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado publikigis Raporton pri Monda Investo 2015, dirante, ke pro malforteco de la monda ekonomio, necerteco de politiko kaj pliiĝo de geopolitika risko, en 2014 la eksterlanda rekta investo de la mondo kalkuliĝis al 1 230 miliardoj da usonaj dolaroj, malpli multe je 16% ol tiu en 2013.

La raporto diras, ke en 2014 Ĉinio jam fariĝis la plej granda sorbanto de ekstera investo anstataŭ Usono en la mondo. La totala kvanto de eksterlanda rekta investo en Ĉinio atingis 129 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 4% ol tiu de la antaŭa jaro. Pli rapide kreskis la ekstera rekta investo en la serva sektoro.

Ĉinio enskribis sekurecon de siaj agadoj kaj aktivoj en la kosmo, en la internacia marfundo kaj en polusaj regionoj en la leĝprojekton pri nacia sekureco, kiu celas plibonigi la juran kadron por protekti naciajn interesojn.

La leĝprojekto, merkrede prezentita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona instanco, por la tria legado, diris, ke Ĉinio pace esploros kaj ekspluatos la eksteran spacon, internaciajn marfundajn regionojn kaj polusajn regionojn. Ĉinio konstruos la kapablon de enira kaj elira sekureco, scienca ekspediciado, disvolvado kaj utiligo, fortigos internacian kunlaboron, kaj protektos sian aktivecon kaj posedaĵan sekurecon sur tiuj novaj strategiaj kampoj.

Aŭstralia ministro pri fisko Joe Hockey kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Julie Bishop merkrede faris komunan deklaron, anoncante, ke Aŭstralio fariĝis unu el la fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj ĝi investos 930 milionojn da aŭstraliaj dolaroj (ĉirkaŭ 718 milionoj da usonaj dolaroj) en la bankon.

La komuna deklaro diris, ke Aŭstralio investos 930 milionojn da aŭstraliaj dolaroj en la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon en la venontaj kvin jaroj kaj fariĝos la sesa akciulo de la banko. La leĝa kapitalo de la banko kalkuliĝas al 100 miliardoj da usonaj dolaroj.

Merkrede diversaj rondoj de la japana socio lanĉis oponon kontraŭ la sekuriga leĝprojekto. Ĉiuj juraj asocioj okazigis gazetaran konferencon aŭ manifestacion, postulante retiri la leĝprojekton. Preskaŭ 30 mil japanaj civiluloj refoje sieĝis la Dieton, protestante kontraŭ la sekuriga leĝprojekto, kaj oponante plilongigon de sesio de la Dieto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto