Vizitu Forumon

Prezidanto Xi alvokas firman batalon kontraŭ narkotaĵoj

(GMT+08:00) 2015-06-26 15:11:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping alvokis pli ampleksajn kaj kunordigitajn klopodojn por bati narkotaĵojn, ĵurante "ne paŭzi ĝis plena venko".

Xi faris la parolon ĵaŭde, kiam kunvenis grupoj kaj individuoj, kiuj estis honoritaj pro siaj elstaraj kontribuoj al la kontraŭnarkotaĵa afero antaŭ la Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Neleĝa Ŝakrado, kiu okazas en vendredo.

Xi diris, ke narkotaĵoj estas minaco por la socio kaj grava demando pri publika sekureco. Ili severe damaĝas sanon, koruptas volon, detruas familiojn, konsumas riĉaĵojn, venenas la socion, poluas la socian medion, kaj kaŭzas aliajn krimojn. Li akcentis, ke la socio alfrontas tre penigan taskon.

Li emfazis, ke la kontraŭnarkotaĵa laboro koncernas sekurecon, prosperon kaj popolan bonstaton, kaj firma opono kontraŭ narkotaĵoj estas la konsekvenca starpunkto de la Partio kaj la registaro. Li instigis ĉiujn departementojn pritrakti la problemon kaj efektivigi pli efikajn kaj rezolutajn rimedojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto