Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 26)

(GMT+08:00) 2015-06-26 16:36:58     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping alvokas firman batalon kontraŭ narkotaĵoj; Ĉinio publikigis raporton pri homaj rajtoj de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping alvokis pli ampleksajn kaj kunordigitajn klopodojn por bati narkotaĵojn, ĵurante "ne paŭzi ĝis plena venko".

Xi faris la parolon ĵaŭde, kiam kunvenis grupoj kaj individuoj, kiuj estis honoritaj pro siaj elstaraj kontribuoj al la kontraŭnarkotaĵa afero antaŭ la Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Neleĝa Ŝakrado, kiu okazas en vendredo.

Xi diris, ke narkotaĵo estas minaco por la socio kaj grava demando pri publika sekureco. Ili severe damaĝas sanon, koruptas volon, detruas familiojn, konsumas riĉaĵojn, venenas la socion, poluas la socian medion, kaj kaŭzas aliajn krimojn. Li akcentis, ke la socio alfrontas tre penigan taskon.

Li emfazis, ke la kontraŭnarkotaĵa laboro koncernas sekurecon, prosperon kaj popolan bonstaton, kaj firma opono kontraŭ narkotaĵoj estas la konsekvenca starpunkto de la Partio kaj la registaro. Li instigis ĉiujn departementojn pritrakti la problemon kaj efektivigi pli efikajn kaj rezolutajn rimedojn.

Ĉinio vendrede publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono.

La raporto, titolita "La Registro de Homaj Rajtoj de Usono en 2014", estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konslio responde al "Laŭlandaj Raportoj pri Praktiko de Homaj Rajtoj en 2014", publikigita de la Ŝtata Departemento de Usono en ĵaŭdo laŭ la loka tempo.

La ĉina raporto diras, ke Usono faris komentojn pri situacio de homaj rajtoj en multaj landoj, tamen ĝi montris neniom da bedaŭro pri sia terura registro de homaj rajtoj kaj neniam intencis bonigi ĝin. La raporto diras, ke Usono, kiu pretendis esti defendanto de homaj rajtoj, neniom bonigis sian staton de homaj rajtoj, sed raportis multajn novajn problemojn. Dum la usona situacio de homaj rajtoj estis pli kaj pli serioza, Usono atencis homajn rajtojn en aliaj landoj en pli senhonta maniero kaj estis multfoje avertita per ruĝa karto en la internacia kampo de homaj rajtoj.

Merkrede en Vaŝingtono superaj ĉinaj kaj usonaj ŝtatfunkciuloj finis siajn dutagajn altnivelajn interparolojn kun esencaj rezultoj en la kampoj de strategio, ekonomio kaj homa interŝanĝo.

Dum la Sepa Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Sesa Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo, la du flankoj traktis multajn duflankajn, regionajn kaj tutmondajn demandojn, inkluzive de klimata ŝanĝiĝo, interago en la azi-pacifika regiono, regado de diverĝoj kaj sentema situacio, UN kaj plurflankaj aferoj, scienco, tekniko kaj novigo, verdaj havenoj kaj ŝipoj kaj ankaŭ la batalo kontraŭ neleĝa komerco de sovaĝaj bestoj kaj plantoj.

Parolante en la ferma ceremonio, ĉina vicĉefministro Wang Yang diris, ke dum la dutagaj interparoloj, la du flankoj faris malkaŝajn kaj profundajn interŝanĝojn de vidpunktoj pri demandoj de longtempa kaj strategia graveco, kaj atingis pli ol 70 valorajn rezultojn.

Wang diris, ke la sukceso de ĉi tiu raŭndo de dialogo metis pli fortan bazon por sana kaj stabila kresko de la duflankaj rilatoj kaj helpis la preparon por la septembra ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al Usono.

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi rimarkigis, ke sur la strategiaj trakoj, la du flankoj atingis pli ol 120 rezultojn en vastaj ŝlosilaj kampoj. Li diris, ke la du flankoj diskutis kiel konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj, profundigi praktikan kunlaboron, plibonigi kunlaboron en Azi-Pacifiko, pritrakti regionajn fokusajn demandojn kaj tutmondajn defiojn, kaj regi diverĝojn kaj disputojn en konstruema maniero.

Ĵaŭde en Sankt-Peterburgo inaŭguriĝis la Ĉina-Rusa Mediata Forumo. Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝenerala direktoro de la Departemento de Informado sub la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Aleksey Gromov, unua vicdirektoro de ĝenerala oficejo de rusa prezidento, ĉeestis la inaŭguron.

La forumo havis la temon "Internacia Amaskomunikado en Tutmediata Epoko". Liu faris ĉeftonan prelegon, dirante, ke la tutmediata epoko denove difinis manieron de informa komunikado kaj akiro kaj alportis al evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj la oportunon kaj kondiĉon fortigi la internacian amaskomunikadon kaj gajni parolrajton.

Post la inaŭguro Liu kaj Gromov kune ĉeestis subskribon de dokumentoj pri rezultoj de ĉina-rusa mediata kunlaboro.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde anoncis, ke reprezentantoj de la 57 venontaj fondinto-landoj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kunvenos lunde en Pekino por subskribi interkonsenton de la banko.

Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun delegaciestroj de la venontaj fondinto-landoj de la banko kaj ĉefministro Li Keqiang sendos skriban mesaĝon al la speciala kunveno de financaj ministroj de la AIIB.

La AIIB estas dezajnita por financi infrastrukturan konstruadon en la kontinento. Ĝi estos rajtigita por cent miliardoj da usonaj dolaroj da kapitalo, kaj la komenca subskripciita kapitalo kalkuliĝos al ĉirkaŭ 50 miliardoj da dolaroj.

La Financa Ministerio de Ĉinio diris, ke post la subskribo, reprezentantoj de la venontaj fondintoj portos la interkonsenton al siaj propraj landoj por leĝaj proceduroj.

La siria Araba Novaĵ-Agentejo ĵaŭde raportis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato mortigis almenaŭ 22 civilulojn en la norda urbeto Ayn al-Arab dense loĝata de kurdoj.

Citante parolojn de bone informita persono, la raporto diris, ke militantoj de Islama Ŝtato matene atakis la urbeton kaj pafmortigis 22 civilulojn en iu vilaĝo, kaj la mortintoj plejparte estis virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Cetere la ekstremistoj faris du suicidajn bombatakojn en Ayn al-Arab, kaj ankoraŭ estas neniu raporto pri vundo aŭ morto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto