Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun delegaciestroj de fondinto-membroj de AIIB

(GMT+08:00) 2015-06-29 15:45:21     Redaktoro:Selena

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun delegaciestroj de 57 fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kiuj venis al Pekino por subskribi interkonsenton de la banko.

En la nomo de la ĉina registaro Xi gratulas ilin pro la subskribo de la interkonsento, dirante, ke tio markas, ke la preparo por la Azia Infrastruktura Invest-Banko faris historian paŝon, manifestas majestan promeson de koncernaj partioj por fondo de la banko kaj enkorpigas ilian pragmatan agadon de unuiĝo, kunlaboro kaj komuna strebo al disvolvo.

Svisa vicprezidanto kaj ekonomia ministro Johann Schneider-Ammann, nov-zelanda vicĉefministro kaj financa ministro Bill English kaj sud-korea vicĉefministro kaj financa ministro Choi Kyung Hwan faris parolojn. Ili asertis, ke la preparo por la Azia Infrastruktura Invest-Banko estas rapida kaj profesia. La ĉina propono pri fondo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko estas tre akurata kaj grava, kaj ĝi kun la iniciato pri konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento fortigos interligon kaj interlaboron inter landoj de la regiono, helpos landojn kun malforta infrastrukturo kaj akcelos la evoluon de Azio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto