Vizitu Forumon

Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al la financministra kunveno de AIIB

(GMT+08:00) 2015-06-29 19:25:11     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de junio la ĉina ĉefministro Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al la speciala financministra kunveno de la Azia Infrustruktura Invest-Banko (AIIB), okazanta en Pekino.

En la mesaĝo Li Keqiang diris, ke en 57 intenc-iniciatantoj de AIIB estas jen evoluantaj landoj, nove leviĝantaj ekonomiunuoj, kaj jen evoluintaj landoj, kio montras, ke AIIB havas vastan reprezentecon kaj grandan influon. Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj membroj, sekvante la principon de malfermeco, inkluziveco kaj travidebleco, igi AIIB-on efike kunlabori kun la nunaj plurflankaj ekspluatorganizaĵoj kaj interkompletigi sin kun ili; Ĉinio esperas, ke ĉiuj membroj, en tiu ĉi bona okazo, plifortigu kunagadon pri makroskopa politiko, ĉiam pli potencigu sin per praktika kunlaboro de komunaj bono kaj gajno, kaj ekscitu revigliĝon kaj daŭripovan evoluon de regiona kaj tutmonda ekonomio en ĉiuj flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto