Vizitu Forumon

Okazos kunveno por plenumi la "Deklaracion pri Kondutoj de Partioj en la Suda Ĉina Maro"

(GMT+08:00) 2015-06-29 20:34:28     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de junio, en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, informis, ke Ĉinio kaj la landoj el la Asocio de Sudorientaj Aziaj Nacioj (ASOAN) kolektiĝos en Kuala-Lumpuro, Malajzio, por tie partopreni de la 1a ĝis la 3a de julio en la 14a kunveno de la komuna laborgrupo por plenumi la "Deklaracion pri Kondutoj de Partioj en la Suda Ĉina Maro".

Hua Chunying diris, ke ĉi-okaze Ĉinio kaj ĉiuj koncernaj partioj faros profundan interkonsiliĝon kaj interŝanĝos opiniojn pri tio: komplete kaj efike plenumi la Deklaracion, plifortigi kaj profundigi surmare praktikan kunlaboron, kaj sur tia bazo daŭre diskuti pri kodo de kondutoj en la Suda Ĉina Maro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto