Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 39a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato

(GMT+08:00) 2015-06-30 15:45:36     Redaktoro:Selena

La 28an de junio en Bonno inaŭguriĝis la 39a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko. La sesio ekzamenos novajn programojn de mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj kaj faros kontrolon kaj gvidon al protekto de la enlistigitaj mondaj heredaĵoj.

Protekti mondajn heredaĵojn kontraŭ detruo de ekstremismaj grupoj estas fokuso de la konferenco. Ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova diris en la inaŭguro, ke detruo de mondaj heredaĵoj estas ŝlosila parto de humaneca kaj sekureca krizo, kaj protekto de mondaj heredaĵoj estas ne disigebla kun protekto de la homa vivsekureco.

La sesio ekzamenos 38 peticiajn programojn, inkluzive de kvin naturaj heredaĵoj, 32 kulturaj heredaĵoj kaj unu natura kaj kultura heredaĵo. Ĉina heredaĵo de tusi-sistemo (sistemo de nomumado de heredaj tribestroj de naciminoritatoj dum Yuan-, Ming- kaj Qing-dinastioj), estis prezentita por ekzameno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto