Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Junio 30)

(GMT+08:00) 2015-06-30 17:12:29     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU akiris gravajn fruktojn; franca kaj germana gvidantoj volas dialogi kun Grekio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde vespere laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis Parizon kaj komencis sian viziton en Francio. Lia edzino Cheng Hong akompanas lin.

En Francio Li Keqiang intervidiĝos kun franca prezidento Francois Hollande kaj prezidantoj de Senato kaj Nacia Asembleo. Li intervidiĝos ankaŭ kun sia franca paralelulo Manuel Valls, kaj ili kune renkontiĝos kun raportistoj. Li vizitos ankaŭ Marsejlon krom Parizo kaj ĉeestos al la negoca pintkonferenco de Ĉinio kaj Francio en Tuluzo.

Li atingis Parizon post la ĉeesto al la 17a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU.

La 17a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU lunde posttagmeze okazis en la sidejo de Eŭropa Konsilio en Bruselo. Ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker kune prezidis la kunvenon.

La kunveno akiris serion da gravaj pragmataj rezultoj. Ĉinio kaj EU publikigis komunan deklaron de la kunveno kaj komunan deklaron pri klimata ŝanĝiĝo, subskribis plurajn dokumentojn de kunlaboro pri scienctekniko, intelekta proprieto, regiona politiko kaj dogano kaj akordiĝis pri multaj temoj.

Ĉinio kaj EU decidis integri la iniciaton pri konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kun la eŭropa plano pri investo kaj konsentis establi komunan fonduson de investo, starigi platformon por interligo kaj interlaboro de la du flankoj, kiel eble plej frue atingi plenampleksan interkonsenton pri investo, ellabori vojmapon de kunlaboro en la kampo de energio, profundigi dialogon kaj kunlaboron en informa komuniko, plifaciligi vizopeton kaj starigi dialogan mekanismon pri leĝaj aferoj inter la du flankoj.

Lunde posttagmeze en Bruselo ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 10an Negocan Pintkonferencon de Ĉinio kaj EU kune kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker.

Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la rilatoj inter EU kaj Ĉinio akiris elstarajn atingojn kaj rapide progresis. EU kiel plej granda grupo de evoluintaj landoj kaj plej granda ekonomio estas grava parto de la monda politika scenejo, kaj Ĉinio estas plej granda evoluanta lando en la mondo. Disvolvado de la interrilatoj favoras ambaŭ flankojn kaj ankaŭ utilas al la mondo. Li asertis, ke post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Eŭropo en la pasinta jaro, la du flankoj atingis gravan konsenton pri establo de kvar partnerecoj de paco, kresko, reformado kaj civilizacio. Fronte al la nova situacio, gvidantoj de Ĉinio kaj EU devas plifirmigi la bazon de politika interfido, krei novan modelon de kunlaboro kaj antaŭenpuŝi internacian kunlaboron de industria produktkapablo.

Junker diris, ke EU alte atentas ĉinajn rimedojn de ekonomia strategio, volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en interligo kaj interlaboro kaj infrastruktura konstruado kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Eŭropo.

La ĉeestantoj de la negoca pintkonferenco donis pozitivan taksadon al lia prelego, opiniante, ke la prelego estas inspira kaj eligis klaran signalon de kunlaboro inter Ĉinio kaj EU.

Markus J. Beyrer, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Negoca Federacio, diris, ke la prelego de ĉefministro Li Keqiang donis al li profundan impreson kaj komunikis tre klaran signalon, nome intensigi kunlaboron precipe en investo. Li aldonis, ke la prelego donis tre bonan fundamenton por profundigi la kunlaboron kaj levis ilian konfidon pri kunlaboro.

Franca prezidento Francois Hollande kaj germana ĉefministro Angela Merkel lunde diris, ke ili volas plu dialogi kun Grekio kaj opinias, ke ĉiam ekzistas la ebleco por atingi interkonsenton kun Grekio.

Hollande asertis, ke Francio ĉiam havas tempon rekomenci dialogon kun Grekio kaj subtenas Grekion resti en la Eŭrozono.

Merkel faris urĝan interkonsiliĝon pri la greka ŝuldkrizo kun gvidantoj de ĉefaj partioj de Germanio. Ŝi diris en gazetara konferenco post la interkonsiliĝo, ke al la greka registaro mankas la deziro pri kompromiso, ĉar Grekio intencas solflanke ĉesigi intertraktadon kun aliaj membrolandoj de la Eŭrozono per plebiscito. Tamen ŝi samtempe asertis, ke ankoraŭ estas malfermita la pordo al intertraktado kun Grekio.

Gvidantoj de partioj kaj grupoj de la eŭropa parlamento lunde kunvenis speciale pri la greka ŝuldkrizo. Ili alvokis ĉiujn partiojn reveni al la tablo de intertraktado antaŭ la eksvalidiĝo de la malnova interkonsento pri helpo al Grekio.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker kaj prezidanto de la eŭropa parlamento Martin Schulz ĉeestis la kunvenon. Ĉiuj partioj kaj grupoj de la eŭropa parlamento kunordigis starpunkton pri nova disvolviĝo de la greka ŝuldkrizo.

Lunde en Londono ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon urĝis la evoluintajn landojn liveri fidindajn kanalojn por atingi en 2020 la celon ĉiujare kolekti cent miliardojn da usonaj dolaroj por subteni la evoluantajn landojn bridi la emisiadon.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo okazigis altnivelan kunvenon pri klimata ŝanĝiĝo. Ban diris en la kunveno, ke antaŭ la decembra konferenco en Parizo, la ĉefa tasko estas, ke la evoluintaj landoj liveru monon per la publika financo aŭ popola financado, kaj li klopodos por ke la evoluintaj kaj evoluantaj landoj partoprenu en tio por garantii atingon de la celo.

La 29a Sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj lunde okazigis dialogon kaj ĝeneralan debaton rilate al la raporto pri konflikto en Gazao, prezentita de la Sendependa Komisiono de Enketo.

Mary McGowan Davis, prezidanto de la komisiono, alvokis en la kunveno, ke la internacia komunumo alprenu pli efikajn rimedojn por redukti morton kaj vundiĝon de civiluloj en konflikto.

Mary Davis diris, ke de post la establo en la lasta septembro la Sendependa Komisiono de Enketo vizitis 280 suferintojn kaj atestantojn en Ĝenevo kaj Amano kaj akiris pli ol 500 pecojn da skribaj materialoj el diversaj kanaloj. La enketo montris, ke de la 13a de junio ĝis la 26a de aŭgusto de la lasta jaro Israelo lanĉis teran agadon kaj pli ol 6 000 aerajn atakojn, kaj tio rezultigis morton de 2 251 palestinanoj, inkluzive de 551 infanoj, dum la palestinaj armitaj grupoj pafis 4 881 raketojn kaj 1 753 obusojn al la israela teritorio, kaj pro tio mortis 67 israelaj soldatoj kaj 6 civiluloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto