Vizitu Forumon

Li Keqiang ĉeestis urbanizadan forumon de Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2015-06-30 21:21:47     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 29a de junio la ĉina ĉefministro Li Keqiang kun la prezidanto de la Komisono de EU Juncker kune ĉeestis en Bruselo la urbanizadan forumon de Ĉinio kaj EU sub partnereco 2015 kaj faris salutparoladon.

Li Keqiang diris, ke la praktiko de la homa evoluo pruvis, ke industriigo kaj urbanizado estas paro da "samnaskitaj fratoj" de modernigado; dum pli ol 30 jaroj, kun rapida evoluo de industriigo, la urbanizado de Ĉinio akiris okulfrapan atingon, kaj la kvantumo de urbanizado progresis de 17,92% en 1978 ĝis 54,77% en 2014.

Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio nun spertas la plej kompleksan urbanizadon en la historio de la homaro; Eŭropo jam trairis la urbanizadan vojon de kelkcent jaroj kaj akumulis riĉajn spertojn, kiujn indas prunti por Ĉinio.

Li aldonis, ke urbo memoras hieraŭon, portas hodiaŭon, kaj ankaŭ kreas morgaŭon; urbo estas ne nur granda scenejo sur kiu aperus ekonomia kresko kaj riĉaĵa kreado, sed ankaŭ antaŭkuranto de socia progreso kaj de kultura disvastiĝo; Ĉinio volas kune kun EU-instancoj, EU-landoj kaj kun iliaj urboj, ĉiam pli vastigi kunlaboron en diversaj terenoj, komponi novan ĉapitron pri la estonteco de urbanizado de Ĉinio kaj EU, kaj konstrui belan hejmĝardenon poeziplenan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto