Vizitu Forumon

Politikaj gvidantoj alvokas denovan intertraktadon pri greka ŝuldo

(GMT+08:00) 2015-06-30 15:04:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Gvidantoj de partioj kaj grupoj de la eŭropa parlamento lunde kunvenis speciale pri la greka ŝuldkrizo. Ili alvokis ĉiujn partiojn reveni al la tablo de intertraktado antaŭ la eksvalidiĝo de la malnova interkonsento pri helpo al Grekio.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker kaj prezidanto de la eŭropa parlamento Martin Schulz ĉeestis la kunvenon. Ĉiuj partioj kaj grupoj de la eŭropa parlamento kunordigis starpunkton pri nova disvolviĝo de la greka ŝuldkrizo.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la kunveno alvokas ĉiujn partiojn de la intertraktado pri la greka ŝuldo rekomenci la intertraktadon antaŭ la fino de mardo kaj diskuti pri solvo por eviti malboniĝon de la situacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto