Vizitu Forumon

Longiĝos intertraktado pri la irana nuklea problemo

(GMT+08:00) 2015-07-01 13:28:55     Redaktoro:Selena

Laŭ raporto de irana novaĵ-agentejo, iu irana anonima ŝtatoficisto marde diris, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo, kiu nun funkcias, estos longigita por kelkaj tagoj.

Laŭ originala plano, la intertraktado finiĝos en mardo. La ŝtatoficisto informis, ke oni ankoraŭ ne scias, por kiom da tagoj ĝi estos longigita, sed estas certe, ke ne okazos nova raŭndo de intertraktado.

Li ankaŭ asertis, ke kvankam la intertraktado akiris neniun grandan progreson, tamen ĉiuj koncernaj partioj ankoraŭ klopodas por atingi bonan interkonsenton.

Proparolanto de usona Ŝtata Departemento Marie Harf marde diris, ke la intertraktado estos longigita ĝis la 7a de julio por krei pli da tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto