Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 01)

(GMT+08:00) 2015-07-01 16:57:27     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio anoncis memtruditajn celojn pri redukto de emisiado; nova leĝo de Ĉinio substrekas interretan sekurecon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Parizo vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang anoncis en renkontiĝo kun franca prezidento François Hollande, ke la ĉina registaro ellaboris dokumenton pri ŝtataj iniciataj kontribuoj por respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj prezentos ĝin al la sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Li diris, ke la ĉina registaro difinis celojn de agado por la jaro 2030 laŭ la nacia kondiĉo, etapo de evoluo, strategio de daŭripova disvolvado kaj internacia respondeco. La celoj estas, ke emisiado de karbona dioksido atingos la kulminon ĉirkaŭ la jaro 2030 kaj la lando klopodos por frua alveno de la kulmino; emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto estos reduktita je 60% ĝis 65% kompare kun tiu en 2005; la proporcio de nefosiliaj fueloj en primara energikonsumo atingos ĉirkaŭ 20%; kaj la arbara rezervokvanto kreskos je 4,5 miliardoj da kubmetroj ol tiu en la jaro 2005. Li aldonis, ke Ĉinio klopodos sin akomodi al klimata ŝanĝiĝo kaj levos sian kapablon en rezisto al riskoj, prognozo kaj antaŭaverto, kaj antaŭzorgo kontraŭ katastrojoj.

Ĝenerala sekretario de UN marde faris deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la dokumenton de Ĉinio pri ŝtataj iniciataj kontribuoj por respondo al klimata ŝanĝiĝo.

Farhan Hag, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en regula gazetara konferenco, ke tiutage Ĉinio kaj Korea Respubliko prezentis dokumentojn de iniciataj kontribuoj por respondo al klimata ŝanĝiĝo, kaj ili injektis movforton por ke la pariza konferenco atingu novan interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo kaj faris gravajn kontribuojn.

Marde posttagmeze en Parizo ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia franca paralelulo Manuel Valls. Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj.

Li Keqiang diris en la renkontiĝo kun raportistoj, ke la evoluantaj landoj urĝe bezonas fortigi infrastrukturon, kaj Ĉinio havas grandan kvanton da mezklasaj produktoj, produktlinioj kaj ekipaĵa produktkapablo, kiuj povas kontentigi la postuladon de tiuj landoj, dum la evoluintaj landoj posedas progresintajn teknikojn kaj ekipaĵojn. Li asertis, ke oni devas antaŭenpuŝi internacian kunlaboron de industria produktkapablo kaj integri la avantaĝojn de Ĉinio kaj la evoluintaj landoj por produkti ekipaĵojn kun ŝlosilaj teknikoj, kiuj povas kontentigi la postuladon de la evoluantaj landoj per malalta prezo kaj bona kvalito kaj akceli la industrian altgradigon de Ĉinio kaj grandigon de eksporto de la evoluintaj landoj.

Valls diris, ke Francio subtenas la dulandajn entreprenojn kunlabori en la kampoj de energio, medio kaj infrastruktura konstruado kaj volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri klimata ŝanĝiĝo kaj tiel akirigi al la pariza klimata konferenco pozitivan rezulton.

Fli frue en tiu tago la ĉina ĉefministro intervidiĝis ankaŭ kun franca prezidento François Hollande. La du flankoj faris profundan kaj konkretan diskuton pri triflanka kunlaboro, akordiĝis pri multaj temoj kaj unuanime konsentis establi ĉina-francan komunan fonduson por doni subtenon de financado al internacia kunlaboro pri industria investo kun la tria flanko.

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio merkrede adoptis novan Leĝon de Nacia Sekureco, kiu substrekas interretan sekurecon kaj postulas starigon de sistemo de kunordigita kaj efika traktado de krizoj.

Entute 155 leĝdonantoj voĉdonis pri la leĝo en sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kiu okazas en ĉiu dua monato. 154 el ili donis pozitivajn voĉojn, kaj unu sin detenis.

La leĝo inkluzivas klaŭzon pri kiberspaca "suvereneco", kiu tuŝas aktivojn kaj aktivecojn en la kosmo, la profunda maro kaj polusaj regionoj.

Parolante al raportistoj en gazetara konferenco, Zheng Shuna, vic-ĝeneral-direktoro de la Komisiono de Leĝaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la leĝo estas tre grava fronte al la pliiĝantaj sekurecaj defioj.

Nacia sekureco estas difinita en la nova leĝo kiel kondiĉo, en kiu la landa registaro, suvereneco, unueco, teritoria integreco, bonfarto de la popolo, daŭrigebla disvolvado de la ekonomio kaj socio, kaj aliaj grandaj interesoj estas relative sekuraj kaj ne submetiĝas al internaj kaj eksteraj minacoj.

Greka financa ministro Yanis Varoufakis marde diris, ke tiutage Grekio ne pagas la maturan ŝuldon de preskaŭ 1 600 milionoj da eŭroj al la Internacia Mona Fonduso, tamen ĝi ankoraŭ esperas fari interkonsenton kun ŝuldatoj.

La greka ĉefministrejo marde publikigis deklaron, dirante, ke la greka registaro jam proponis veni al du-jara interkonsento kun la eŭropa stabiliga mekanismo kaj faris la lastan klopodon por eviti malobservon de kontrakto kaj retiron el la Eŭrozono.

En la sama tago prezidanto de la Eŭra Grupo Jeroen Dijsselbloem diris, ke la Eŭra Grupo refoje okazigos telefonan kunvenon por diskuti pri la nova propono de Grekio. Li asertis, ke la propono estas tre bonvena, tamen ajna helpinterkonsento devas esti kun pli severa aldona kondiĉo, kaj la greka registaro devas ŝanĝi sian politikan starpunkton.

Laŭ raporto de irana novaĵ-agentejo, iu irana anonima ŝtatoficisto marde diris, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo estos longigita por kelkaj tagoj.

Laŭ originala plano, la intertraktado finiĝos en mardo. La ŝtatoficisto informis, ke oni ankoraŭ ne scias, por kiom da tagoj ĝi estos longigita, sed estas certe, ke ne okazos nova raŭndo de intertraktado.

Li ankaŭ asertis, ke kvankam la intertraktado akiris neniun grandan progreson, tamen ĉiuj koncernaj partioj ankoraŭ klopodas por atingi bonan interkonsenton.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Marie Harf marde diris, ke la intertraktado estos longigita ĝis la 7a de julio por akiri pli da tempo.

Usonaj mediatoj marde raportis, ke usona prezidento Barack Obama merkrede faros parolon, deklarante, ke Usono kaj Kubo jam faris interkonsenton pri renormaligo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Tiutage la usona amaskomunikilo Kabla Novaĵ-Reto citis parolon de iu usona ŝtatfunkciulo, ke merkrede matene Usono oficiale deklaros, ke ĝi akordiĝis kun Kubo pri renormaligo de diplomatiaj rilatoj kaj denova malfermo de ambasadorejoj. Obama kaj ŝtatsekretario John Kerry faros parolojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto