Vizitu Forumon

Li Keqiang kaj Manuel Valls kune renkontiĝis kun raportistoj

(GMT+08:00) 2015-07-01 16:35:20     Redaktoro:Selena
Marde posttagmeze en Parizo ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia franca paralelulo Manuel Valls. Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj.

Li Keqiang diris en la renkontiĝo kun raportistoj, ke la evoluantaj landoj urĝe bezonas fortigi infrastrukturon, kaj Ĉinio havas grandan kvanton da mezklasaj produktoj, produktlinioj kaj ekipaĵa produktkapablo, kiuj povas kontentigi la postuladon de tiuj landoj, dum la evoluintaj landoj posedas progresintajn teknikojn kaj ekipaĵojn. Li asertis, ke oni devas antaŭenpuŝi internacian kunlaboron de industria produktkapablo kaj integri la avantaĝojn de Ĉinio kaj la evoluintaj landoj por produkti ekipaĵojn kun ŝlosilaj teknikoj, kiuj povas kontentigi la postuladon de la evoluantaj landoj per malalta prezo kaj bona kvalito kaj akceli la industrian altgradigon de Ĉinio kaj grandigon de eksporto de la evoluintaj landoj.

Valls diris, ke Francio subtenas la dulandajn entreprenojn kunlabori en la kampoj de energio, medio kaj infrastruktura konstruado kaj volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri klimata ŝanĝiĝo kaj tiel akirigi al la pariza klimata konferenco pozitivan rezulton.

Fli frue en tiu tago la ĉina ĉefministro intervidiĝis ankaŭ kun franca prezidento François Hollande. La du flankoj faris profundan kaj konkretan diskuton pri triflanka kunlaboro, akordiĝis pri multaj temoj kaj unuanime konsentis establi ĉina-francan komunan fonduson por doni subtenon de financado al internacia kunlaboro pri industria investo kun la tria flanko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto