Vizitu Forumon

Duan Yongxing, double sukcesa

(GMT+08:00) 2015-07-01 08:52:46     Redaktoro:Li Lu


Okazis en majo la 11-a Tutlanda Kongreso de Esperanto kaj paralele la 67-a Kongreso de IFEF en Kunming, Yunnan-provinco en suda Ĉinio. Dum la du kongresoj partoprenantoj frande ĝuis la kvar artajn vesperojn kontribuitajn de Kunming-a Profesia Artkolegio, kies rektoro estas Duan Yongxing, esperantisto jam de la komenco de la 80-aj jaroj pasintjarcente.

Parolante pri la arta prezentado de Kunming-a Profesia Artkolegio, oni nepre rememoras la jaron 2012, kiam okazis la 45-a ILEI-konferenco ĝuste tie. La kolegio prezentis al la konferenco apartajn nacian kaj internacian vesperojn. Nun ankoraŭ neforviŝeblaj estas la koloraj aktoradoj en la menso de Umeo, kiu atestis la spektaklon antaŭ tri jaroj.

Malsame ol kutima esperanta aranĝo kun nacia kaj internacia vesperoj, duobliĝis la artaj prezentadoj ĉi-okaze. Intevjuate, la rektoro de la kolegio sinjoro Duan Yongxing parolis unue pri la kvar prezentadoj, kaj de tio radias al sia tezo regi la kolegion. Li konigis, ke la kolegio akcentas la kombinon de la teorio kun la aplikado, kaj integriĝon de studado, praktiko kaj esplorado. Radikiĝante en la fekundan teron de indiĝenaj folkloroj, la arta eduko de la kolegio evidentigas la karakteron de Yunnan-provinco kun 25 naciminoritatoj. Duan Yongxing konigis

"La programo de la unua vespero fakte estas rekomendita kiel ensemblaĵo de la Provinco. Ĉu en la artvaloro ĉu en la aktorado, la nia distingiĝas de alies prezentado pro la nekompareblaj etnaj elementoj. Ni celas kulturi la studentojn servi la socion, kaj samtempe ili estu bezonataj de la socio. Tio estas la orientiĝo de nia kolegio."

Kunming-a Profesia Artkolegio situas ĉe Dianchi-lago de la ĉefurbo de Yunnan-provinco. Establiĝas en la kolegio kelkaj institutoj kaj sep subkolegioj kun pli ol 30 fakultatoj. La kolegio posedas siajn studion, aŭditorion, muzikhalon, teatrejon kaj grandajn solonojn aŭ terenojn por ke studentoj laŭfake faru ekzercadon. La kolegio ŝarĝas sur sin kulturi studentojn por diversaj prezentadoj, ekzemple la destinita tasko por fama teatraĵo Dinamika Yunnan, iniciatita de fama dancistino Yang Liping. La kolegio liveras senpagan edukon aŭ stipendion al studentoj el malriĉaj familioj precipe tiuj venintaj de montaraj vilaĝoj ĉe landlima regiono, kie abundas je indiĝenaj kulturoj. Protekti la plej originajn artojn kaj heredigi la etnajn kulturojn estas la deviga tasko de la kolegio.

Amikojn forte impresis la dueto de argila fluto kaj erhu—duarĉa instumento, "Eleganteco dum miljaroj" estas la titolo. Duan Yongxing donis al la kvar prezentadoj titolojn laŭvice: Rozkoloraj nuboj sude, por konigi la provincon ĝenerale; Kantado kun dancado por la nacia vespero, Harmonio en Prospera Epoko estas prezentado de akrobataĵoj kaj La iamo longe for por la internacia vespero. Li konigis:

"Por pli nuancigi la scenon de esperantaj aranĝoj sinjoro Mi cerbumis pri ĉiuj detaloj de la programoj, de la tekstoj sur la programoj ĝis la scenejaj lumoj. La versoj sur la belaj programoj elĉerpis nian pripensadon."

Feliĉe apud li estas Alessandra Madella, instruistino dungita el Italio, kaj Wang Minhao, veterana kaj sperta Esperantisto el Ŝanhaĵo. Ili triope fojrefoje maĉis la ritmojn kaj rimojn de la versoj ĝis vere komprenitaj.

Rimarkinde estas, ke inter la kvar vesperoj estis prezentado de akrobato, des pli en la akrobata prezentado varie nuancas la elementoj de lokaj folkloroj tiel ke ĝi distingiĝas de la kutima akrobatado. Graciaj etnaj dancmovetoj reliefigas la ekstreme komplikajn kaj malfacilajn akrobataĵojn. La tuta prezentado estas surprize kaj harmonie belega. Oni rimarkis ankaŭ, ke inter la aktoroj estas tre junaj geknaboj. Pri tio Duan konigis,

"Antaŭ du jaroj, ni akceptis la akrobatan grupon, kiu malfacile vivtenis sin en simpla turneo. Ĝi estis Yunnan-a Akrobata Ensemblo disvolviĝinta el kvarmembra akrobata familio. Por la tre junaj aktoroj, kies eduko estas nepra, mi postulas, ke ili plenumu la devigan edukon en elementa lernejo, kaj mia kolegio pagas por ili la lernokoston. Ĉar sen kultura eduko, ili ne povos aktualigi la altnivelan prezentadon."

Dum la intervjuo, sinjoro Duan kondukis nin al unu el la ekzerchaloj, kie gestudentoj de la fakultato pri aktorado ekzercis sin per nova kantdanca dramo "Kvarorela Harmonio ". Yunnan estas hejmloko de ĉina fama muzikisto Nie`er. Tiu nomo enhavas kvar ideogramojn "er" (耳), kiu signifas orelon. Estas muzika frandaĵo el la etno Hanio. En la dramo ensemblas bambutamburado, bambuflutado kaj diversaj bambuaj instrumentoj kun multvoĉa kantado.

Ni estis jam ebriaj el la vido de la streĉita ekzercado. Duan konigis,ke la dramon oni streĉforte preparas por la arta festivalo de la provinco okazonta en aŭgusto, kaj ĝi estas programo konsiderita kiel repertuaro de la etno Hanio. Duan malkaŝis:

"Nun ni jam proponis la peticion, ke la multvoĉa kantado de Hani-etno estu la monda kultura heredaĵo. Krome ni estas faranta videan programon 'Muzika Yunnan' kadre de la projekto de nacia administracio pri eldonado. La videa programo prezentos la muzikaĵojn de 25 etnoj vivantaj en Yunnan. Ni prilaboros plej bonajn verkojn por pavi kolorriĉajn naciminoritatajn kulturojn de Ĉinio."

Duan Yongxing esperantistiĝis en la komenco de la 1980-aj jaroj. En la jaro 1985, li iniciatis okazigon de la Unua Ĉina Tutlanda Kongreso de Esperanto. Nun post tridek jaroj, sukcese okupiĝante pri arta eduko li refoje revenigis landan kongreson nome la 11-an, paralele kun la 67-a Kongreso de IFEF. Denove li sukcesis. Li estis premiita de la Ĉina Esperanto-Ligo per "aparta kontribuo" en la ĉifoja kongreso. Parolante pri la travivaĵo kiel Esperantisto, li mienis tre kontente.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto