Vizitu Forumon

Ĉinio esprimas sian funebron al la viktimoj en la kraŝo en Indonezio

(GMT+08:00) 2015-07-01 20:05:13     Redaktoro:Xiong Linping

Mardon en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas sian funebron al la viktimoj en la kraŝo de la indonezia aerarmea aviadilo.

La 30an de junio unu indonezia aerarmea transportaviadilo kraŝis meze de la urbo Medan sur la insulo Sumatro, Indonezio. Laŭ raporto de indonezia amaskomunikilo la akcidento estigis morton de 141 homoj.

"Ni rimarkis koncernan raporton. Pri la fatala akcidento, kiun suferis Indonezio, ni esprimas profundan doloron, kaj al la viktimoj funebron kaj al la iliaj familianoj sinceran konsolon," diris Hua Chunying.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto