Vizitu Forumon

Pekina Esperanto-Asocio publike konigas Esperanto-Sumoon

(GMT+08:00) 2015-07-07 09:12:29     Redaktoro:Li Lu

Akorde kun la komenciĝo de la Julia Esperanto-Sumoo en la 5-a, sinjorino YU Jianchao, membro de Pekina Esperanto-Asocio faris prelegon titolitan Legado, Sumoo, Esperanto, en Zhongguancun Librodomego de Pekino. Temas pri Esperanto-sumoo.

Tio estas unu el la seriaj prelegoj organizitaj de Pekina Esperanto-Asocio. YU Jianchao estas raportistino de Ĉina Radio Internacia. Ŝi respondecas pri la elsenda rubriko: Plezuro en Legado, kaj delonge atentas pri la Esperanto-Sumoo. Pasintjare, ŝi faris intervjuon kun sinjoro Hori Jasuo okaze de la 99-a UK en Argentino, kaj faris la programon "Hori Jasuo Invitas vin al Internacia Esperanto-Sumoo",kaj unuafoje elsendis ĝin en la 13-a de septembro, 2014. Januare 2015, ŝi mem partoprenis en la sumoo, kaj nun jam viciĝas en la rango Jokozuna, la plej alta inter la 5 altaj rangoj laŭ la regularo de japana tradicia luktado Sumoo. 

 

En sia prelego, YU Jianchao konigas la Esperanto-Sumoon kaj parolas sian sperton dum la legado kadre de la Esperanto-Sumoo. Ŝi dividĝuas la ĝojon de legado kun la ĉeestantoj kaj tre laŭdas la ideon de la iniciatinto Hori Jasuo por la Esperanto-sumoo: Altigi la legkapablon de esperantistoj kaj kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.

Esperanto-sumoo estas iniciatita de Japana Esperantisto Hori Jasuo kaj de septembro, 2009 la unua fojo ĝisnun jam estas 35 fojoj. Laŭ la nombro la partoprenantoj ĉifoje estas la plej multaj en la historio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto