Vizitu Forumon

Geedziĝis urbestro kaj krokodilino

(GMT+08:00) 2015-07-08 09:27:59     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la meksika retejo SDP Noticias en la unua de julio, iom frue aparta nupto havis lokon en la urbeto San Pedro Huamelula de suda Meksiko. La novedzo estis estro de la urbeto, la novedzino - krokodilino ĉekape vualita. Laŭinforme, edziĝo kun krokodilino estas ĉeloke simbola tradicia ceremonio, en kiu entenas sin preĝo, ke venontjare oni havu abundan rikolton sur la tero kaj maro, kaj sanon ĉe la loĝantaro. Ĉi tia ceremonio sin manifestas ĉiujare, kaj ĝisnune ĝi daŭras kelkcent jarojn.

Joel Vasquez Rojas, la novedzo, urbestro de San Pedro Huamelula, kaj la krokodiledzino, laŭ la moroj de la urbeto, geedziĝis en la urbodomo. Antaŭ la nupto, por sekurigo de la novedzo kaj aliaj homoj, la buŝo de la novedzino estis ĉirkaŭligita per ŝnuro. La krokodilino devis rondrampi en la urbeto por akcepti la indiĝenan bapton. Poste Rojas, ĉirkaŭprenante la krokodiledzinon, kune kun lokaj loĝantoj dancis sub la fiŝretoj, per kiuj ili faras fiŝkaptadon en kutimaj tagoj. Kiam finiĝis la ceremonio, la buŝo de la krokodilino estis malligita, kaj ŝi prenis manĝaĵon.

En la tradicia ideo de Meksiko, krokodilino havas honoran statuson, kaj oni nobligas ĝin per la titolo "princino". Cetere, krokodilo havas intiman rilaton kun akvo kaj fiŝoj, dum fiŝado estas ĉefa elemento de la socio kaj ekonomio de la urbeto, kaj pro tio do la krokodilo havas neordinaran signifon por la loko.

La urbestro Rojas diris, ke ili tiel agas por saluti la Naturon, kaj por ke la homoj, naturo kaj medio progresu akorde. Fine li preĝis, ke la elememtoj en paco sin retenu, kaj riĉa rikolto venu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto