Vizitu Forumon

Historio de bulgara kuracisto Ianto Kanetti

(GMT+08:00) 2015-07-15 13:58:58     Redaktoro:Ĝoja


(La geedzoj Ianto Kanetti)

"Mi aŭdis, ke en 1939 dum la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito multaj fremdlandanoj venis al Tuyunguan, ili konsistigis internacian kuracan teamon por helpi Ĉinion kaj membriĝis al loka ruĝa kruco."

La parolanto nomiĝas Peng Hongshu, aĝas 83 jarojn kaj estas aŭtoro de la libro titolita "Suplemento de Tuyunguan". Tuyunguan situas en la ĉina sudokcidenta landparto, historie estis la grava montpasejo. En la 80aj jaroj de la lasta jarcento en babilo Peng Hongshu eksciis, ke iam estis la internacia kuraca teamo kaj ke, iuj teamanoj laboris en Tuyunguan, iuj en aliaj batalkampoj.

"Ili estas laŭdindaj, abnegacie ili venis por helpi ĉinojn kontraŭ japanaj invadantoj. En 7 ĝis 8 jaroj ili kontribuis, eĉ oferis la vivon. Bulgara kuracisto Ianto Kanetti estis unu el ili."

Ianto Kanetti naskiĝis en 1910 en la bulgara urbo Kazanlak. En 1935 fininte lernadon pri la fako de medicino en Sofia Universitato, li alvenis al Ĉinio kune kun pli ol 30 kuracistoj el Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Aŭstrio, Rumanio kaj Pollando.

La vivkondiĉo estis ege malfacila en la milita Ĉinio. Estro de flegado de la ĉina ruĝa kruco sinjoro Zhou Meiyu diris intervjuate, ke "ĉie estis montoj en Tuyunguan, ni loĝis en kabanoj, dormis en 3-tavolaj litoj. Kiam pluvis eksteren,j fluis akvo internen. Eĉ necesis ombreloj por homoj, kiuj dormis en la plej altaj litoj. Kaj musoj ofte vagis en la domo, multfoje ne ekzistis nutraĵoj." Ankaŭ la dua filo de Ianto Kanetti 69jaraĝa Baohua konigis la embarason. Li diris:

"Mia patro diris, ke la vivkondiĉo tiea estis malfacila, ĉar tiu loko estas la fronto de la milito, tial ne eblis sato kaj varmo. Ili preskaŭ manĝis ĉion, ekzemple paserojn."

Fakte la plej granda malfacilo estis komuniko kun malsanuloj kaj kolegoj. Profesoro Dai Binwu, kiu studis la internacian kuracan teamon multajn jarojn, diris:

"Per gestoj, vizaĝesprimoj kaj movoj de korpo ili komunikis kun kolegoj. Tiam mankis interpretistoj, la vunditoj estis ĉinoj, tial estis malfacila la komuniko, finfine sen alia solvo ili eklernis la ĉinan lingvon."

Lernado de la ĉina lingvo malfermis novan pordon al Ianto Kanetti. Li konatiĝis kun ĉina flegistino Zhang Sunfen, kiu konas kaj la ĉinan kaj la anglan lingvojn. Poste ŝi edziniĝis al li. Pri la detaloj de la amo, Shi Jizhong, fakulo pri literaturo kaj historio, diris:

"Zhang Sunfen ŝatas kanti kaj danci, ĉiutage ŝi instruis kantojn al kuracistoj kaj flegistoj. Iutage ŝi trovis, ke ies voĉo ne akordiĝis, la voĉo ĝuste venis el Ianto Kanetti, ĉar lia prononco de la ĉina lingvo estis stranga. Tial ŝi komencis instrui la ĉinan lingvon al li."

En 1942 al ili okazis geedzeca ceremonio en kabano en Tuyunguan, en la sekva jaro naskiĝis ilia unua filo, nomita "Baozhong", 3 jarojn poste naskiĝis la dua filo nomita "Baohua". Nun Baohua ankoraŭ povas babili kelkajn ĉinajn simplajn frazojn.

En 1945 Germanio kaj Japanio senkondiĉe kapitulacis kaj finiĝis la Dua Monda Milito kun la venko de aliancaj landoj. Aŭguste tiujare Ianto Kanetti gvidis la edzinon kaj du filojn reveni al Bulgario. Por laŭdi lian brilan kontribuon al la Monda Kontraŭfaŝista Milito la bulgara registaro donis al li "medalon de la respubliko".

En Bulgario la geedzoj aktive stimulis kulturan interŝanĝon inter Bulgario kaj Ĉinio. Ianto Kanetti servis kiel profesoro en medicina akademio, Zhang Sunfen instruis la ĉinan lingvon en universitato, ankaŭ redakciis la historie unuan "bulgara-ĉinan vortaron".

En 1983 kaj en 1989 la geedzoj dufoje revenis al Ĉinio kaj vizitis Tuyunguan. Baohua diris:

"Milito estas terura, sed dume homoj havis ŝancon renkontiĝi. Miaj gepatroj ĝuste rekontiĝis, amis kaj fariĝis geedzoj en la plej malfacila tempo en milito. Nun en Sofio ofte okazas kulturaj eventoj pri Ĉinio. Mi ĝojas, ke daŭras kaj profundas la kontakto inter la du landoj."

En 2004 forpasis Ianto Kanetti, kaj en 2010 forpasis la edzino Zhang Sunfen. Por ĉinoj, la historio de Ianto Kanetti ne estas persona aŭ familia, sed la miniaturo de la lando kaj de la epoko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto