Vizitu Forumon

Subtera farmo transformita el bunkro

(GMT+08:00) 2015-07-14 15:16:23     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de junio la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la fama kuiristo Michel Roux Jnr kaj du entreprenistoj iel amasigis al si monrimedojn, por transformi la subteran kontraŭaeratakan ŝirmejon de la Dua Mondmilito, situantan en Clapham, sude de Londono, en la tutmonde unuan subteran farmon. Tie oni plantis kuracherbojn kaj legomojn, kiuj kontentigos la bezonon de londonaj restoracioj kaj familioj.

La penso pri kreo de farmobieno, unue prezentita tri jarojn antaŭe, estas rigardata kiel helpo, kiu povus redukti la premon de loĝantara ekspansio kaj oferti pli salubra nutraĵon al civitanoj. Pri tio Michel Roux Jnr multe interesiĝis. Li kaj liaj du kompanoj jam ricevis 750 mil pundojn kiel startigan kapitalon por refari la kontraŭaeratakan ŝirmejon. Ilia marko Growing Underground akiris la subtenon de la urbestro de Londono.

Tiuj plantoj kreskas en medio hermetika kaj pura. Ene de ĝi funkcias specifa ventolsistemo, progresinta lumigado kaj matura irigacistrukturo, kio certigas la kreskadon de plantoj en malpli da energikonsumado. En la subtera farmo la lumon de la suno anstataŭas LED-ampoloj, kaj laŭplane la akvo por irigaciado estas enkondukata laŭ entera dukto en la grundon, kiu sin sternas en bunkraj ĉambroj. Tie oni produktos freŝajn legomojn, kaj la plantado de tiuj vegetaĵoj donas al la medio preskaŭ nulan influon.

La bunkro Chapham konstruiĝis en 1940 ĝis 1942 kaj estis ŝirmejo de malpli fortaj familioj kontraŭ faŝistaj bomboj. Ĝi sin malfermis julie de 1944. Ene estis litoj, kuracejo, kuirejo kaj sanitara servo. En ekstrema okazo la bunkro 12-etaĝa povis enteni 8 000 homojn. Sed post la milito ĝi fakte neniam estis uzita. La profundeco de la farmo signifas, ke tie konstante konserviĝas la temperaturo 16 celsiaj gradoj, kiu senigis ĉiun zorgon pri la alterno de sezonoj kaj pri sekeco aŭ malsekeco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto