|
|
||
Estos kvar kategorioj de projektoj: en la unua kategorio 5 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 5 000 juanojn; en la dua 10 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 2 000 juanojn; en la tria 30 verkoj, al kies aŭtoroj oni donos po atestilon kaj po 1 000 juanojn; kaj cetere, en la kvara 105 meritaj verkoj, kies aŭtoroj gajnos po atestilon kaj po 300 juanojn.
La postuloj por ĉiuj projektoj prezentiĝas jene:
Unue, la temo estas pozitiva kaj animaltiga kun riĉa enhavo kaj ĝusta valorkoncepto.
Due, ne limitas la kvanto de projektoj kaj ni akceptas nur enskribitan projekton kun malpli ol 180 vortoj aŭ longeco de duona aŭ unu minuto.
Trie ni akceptas projekton en ĉina lingvo aŭ esperante.
Kvare la prezentata projekto ne povas esti premiita antaŭe en similaj konkursoj.
Kvine partoprenantoj devas liveri precizajn kaj ĝustajn privatajn informojn laŭ la Oficiala Enskriba Formularo, la Organiza Komitato de la Konkurso rajtas nuligi la kvalifikon de tiuj, kiuj ne havas ĝustan aŭ kompletan informon.
Bonvole vizitu la retejon www.cri.cn aŭ www.esperanto.cri.cn por elŝuti la Oficialan Enskriban Formularon, kaj bonvole sendu vian projekton kaj la formularon al la kesto: espradio@cri.com.cn. Ni ne akceptos kontribuaĵon en iu alia formo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |