Vizitu Forumon

Kunportu pinĉilojn al Lillo

(GMT+08:00) 2015-07-22 10:07:41     Redaktoro:Ĝoja

(El edukado.net)

Por helpi la praktikadon de la lingvo, precipe ĉe komencantojn ni planis denove organizi PINĈILUMADO-n dum la kongreso en Lillo.

Por tio necesas ruĝaj kaj verdaj vestaĵpinĉiloj. Mi nun eksciis, ke la menditaj 600 pinĉiloj ne estos liverataj, do ni bezonas vian helpon. Ĉu vi povas kunporti verdajn kaj ruĝajn pinĉilojn al Lillo kaj transdoni ilin al ni dum la Movada Foiro ĉe la tablo de edukado.net?

Bonvolu skribi al ni mesaĝe se vi portos pli ol 10 pinĉilojn katalin@ikso.net

Nian paroligan ludon PINĈILUMU ni lanĉis dum la Universala Kongreso en Jokohamo. Spertinte la sukceson ankaŭ en Roterdamo ni denove aplikis ĝin en Bialistoko. En kubo mankis pinĉiloj, sed pro la granda intereso de la partoprenintoj ni relanĉos la ludon en Kopenhago. Ni esperas, ke la pinĉilumado fariĝos tradicio dum la Esperanto-aranĝoj

Fotita dum UK en Jokohamio ĉe la unua pinĉilumado

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto