Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 16)

(GMT+08:00) 2015-07-16 17:24:20     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 16a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉinio alprenas rimedojn por akceli stabilan kreskon de la eksterlanda komerco; Obama urĝas la Kongreson aprobi la ampleksan interkonsenton pri la nuklea demando de Irano. Unue bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio plibonigos medion de sia eksterlanda komerco por certigi stabilan kreskon de importo kaj eksporto kaj nutri siajn avantaĝojn en internacia konkurenco.

Deklaro, publikigita post la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio sub la prezido de ĉefministro Li Keqiang en merkredo, diris, ke la eldoganiga efiko en havenoj estos plialtigita kaj tutlanda eldoganiga sistemo estos establita.

La kabineto emfazis pliigon de importo de progresintaj teknikoj, ekipaĵoj, ŝlosilaj komponantoj kaj fremdlandaj konsumaĵoj kun granda enlanda postulado por akceli industrian altgradigon. Ĝi ankaŭ promesis stabiligi la kurzon de juano al racia kaj ekvilibra nivelo kaj faciligi juanan kontreguligon por helpi entreprenojn eviti riskojn en translanda komerco.

La kabineto ankaŭ akcentis pli da subtenoj al malgrandaj entreprenoj kaj al la disvolvado de emerĝantaj merkatoj. Administraciaj kaj servaj kotizoj en importaj kaj eksportaj sektoroj estos reguligitaj por eviti arbitran pagigon. Entreprenoj, kiuj sukcese pasis en havena kontrolo, devas esti liberaj de iuj pagoj.

La kunveno ankaŭ substrekis apogon al kompanioj de translanda elektronika komerco kaj eksterlanda komerca servo por akceli stabilan disvolvadon de importo kaj eksporto kaj kreskigi la ekonomion.

Ĵaŭde posttagmeze la japana Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de la reganta partio voĉdone adoptis la sekurecan leĝprojekton prezentitan de la registaro spite al forta opono de japanaj popol-amasoj. Demandite pri tio, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris tiutage, ke Ĉinio serioze urĝas Japanion ne fari aferojn, kiuj atencas la suverenevon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio kaj malutilas al la regiona paco kaj stabileco.

Hua diris, ke pro historia kaŭzo, la milita tendenco de Japanio estas atenteme observata de ĝiaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo, kaj la adopto de la nova leĝprojekto estas senprecedenca rimedo de Japanio post la milito kaj eble kaŭzos gravan ŝanĝon de sekureca politiko de la lando.

Merkrede en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio, financa ministro Lou Jiwei, reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, diris post la 3a Internacia Konferenco pri Financado por Disvolvo, ke Ĉinio klopodos kun ĉiuj koncernaj flankoj por aktive antaŭenpuŝi internacian kunlaboron pri financado por disvolvo kaj realigi komunan kreskon kaj prosperon.

Lou diris, ke Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando ne nur profitas de la disvolva kunlaboro, sed ankaŭ estas aktiva partoprenanto kaj kontribuanto.

Lou diris ankaŭ, ke kiel la antaŭenpuŝanto de la nova propono pri la internacia disvolva kunlaboro Ĉinio forte akcelas laborojn de la preparo por la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj la Nova Disvolva Banko de BRICS.

Antaŭ nelonge en Adis-Abebo vicprezidanto de la Internacia Mona Fonduso Zhu Min diris, ke Ĉinio ludas gravan rolon por subteni la disvolvon de la evoluantaj landoj per sia kunlaboro kun la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj internaciaj financaj institucioj.

Zhu Min diris dum sia intervjuo kun raportistoj en la intertempo de la la 3a Internacia Konferenco pri Financado por Disvolvo, ke kiel membro de la Internacia Mona Fonduso Ĉinio subtenas la fonduson liveri al la evoluantaj landoj teknikajn helpojn, inkluzive de trejnado de personoj kaj starigo de fiska, mona kaj financa sistemoj.

Usona prezidento Barack Obama merkrede urĝis la Kongreson adopti la ampleksan interkonsenton pri la nuklea demando de Irano, asertante, ke ĝi estas la plej bona rimedo por malebligi nuklean vetarmadon kaj militon en Mez-Oriento.

Obama diris tiutage en gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke la nuklea interkonsento estas la plej bona maniero por certigi, ke Irano ne povu akiri nukleajn armilojn, alie aliaj mezorientaj landoj devigite komencos siajn proprajn planojn de nukleaj armiloj.

Tuj post la publikigo la interkonsento estigis oponon de la respublikanoj de la Kongreso kaj tiun de Israelo. Obama diris, ke la interkonsento konformas al la kondiĉo, fiksita en aprilo de la kuranta jaro, kiam la sesopo kaj Irano atingis la kadran interkonsenton, kaj li bonvenigas la Kongreson sufiĉe debati pri la interkonsento kaj serioze ekzameni ĝin.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia usona paralelulo Barack Obama merkrede diris, ke la ampleksa interkonsento pri la nuklea demando de Irano konformas al interesoj de la tuta internacia komunumo kaj helpas firmigi la mekanismon de nuklea nedisvastigo kaj mildigi la streĉitan situacion en Mez-Oriento.

Laŭ komunikaĵo de la gazetara servo de rusa prezidento, tiutage Putin telefone interparolis kun Obama. Ili alte taksis la rezulton de la nuklea intertraktado en Vieno, kaj ambaŭ esprimis la deziron antaŭenpuŝi efektivigon de la interkonsento kaj bati internacian terorismon.

Ĵaŭde frumatene la greka parlamento adoptis la unupakan leĝprojekton "reformado kontraŭ helpo", inkluzive de la interkonsento, kiun faris la greka registaro kaj la kreditoroj en lundo, kaj rilataj reformaj rimedoj, kio kreis kondiĉojn por ke la greka registaro ricevu la trian savan prunton.

Tiutage 299 parlamentanoj partoprenis en la voĉdono. Danke al la subteno de parlamentanoj el opoziciaj partioj la leĝprojekto estis adoptita per la rezulto de 229 pozitivaj kaj 64 negativaj voĉoj kaj 6 sindetenoj.

Greka ĉefministro Alexis Tsipras diris antaŭ la voĉdono, ke fronte al la ultimato de la kreditoroj, Grekio devas fari elekton antaŭ ol akcepti novan interkonsenton kaj sin retiri el la eŭrozono, ĉar tio estas neegala milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto