Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 17)

(GMT+08:00) 2015-07-17 17:07:00     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Monda Banko; Ĉinio esprimas severan maltrankvilon pri sekureca leĝprojekto de Japanio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko.

Li Keqiang prezentis ĉinan ekonomian situacion. Li montris, ke ĉi-jare, kvankam la tutmonda situacio estas kompleksa, tamen la ĉina ekonomio stabilas kaj funkcias en racia intervalo.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando kun pli ol 1 300 milionoj da loĝantoj. La ĉina ekonomio havas grandan tenacecon kaj potencialon. Ĉinio havas kondiĉon kaj kapablon por bone respondi al diversaj riskoj kaj defioj, stabiligi merkaton, subteni sanan disvolvadon, kaj akceli rapidan kreskon de la ekonomio.

Kim diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio faras gravan kontribuon al la monda ekonomio. La Monda Banko admiras pozitivajn rimedojn de la ĉina registaro por akcelo de reformado kaj respondo al defioj kaj volas daŭre fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de urbanizo kaj medicina reformado. Li aldonis, ke la Monda Banko kredas, ke Ĉinio povas starigi bonkvalitan kaj integritan sistemon de medicino kaj sano kaj doni novan vojon al aliaj landoj.

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi ĵaŭde esprimis severan maltrankvilon pri la adopto de sekureca leĝprojekto, kiu grandigos la rolon de la Sindefendaj Fortoj de Japanio.

Yang deklaris la starpunkton de Ĉinio pri la afero kaj urĝis la japanan flankon serioze tiri lecionojn el historio, sekvi la vojon de paca disvolvado, respekti la ĉefan sekurecan maltrankvilon de siaj najbaroj kaj ne fari ion malutilan al regiona paco kaj stabileco.

Yang diris tion, kiam li kunprezidis la unuan ĉina-japanan altnivelan politikan dialogon en Pekino kun Shotaro Yachi, ĉefo de la Nacia Sekureca Konsilio de Japanio.

Yang rimarkigis, ke en la internaciaj cirkonstancoj de serĉado de paco, evoluo, kunlaboro kaj kungajna kunlaboro, la japana flanko iras kontraŭ la tajdo de la epoko kaj la ĝenerala tendenco de la mondo per akcelo de plifortigo de siaj militaj muskoloj kaj grava ŝanĝo de sia politiko de milita sekureco. Li akcentis, ke tiu ago povas nur levi maltrankvilon kaj dubojn de ĝiaj najbaroj kaj aliaj landoj de la internacia komunumo pri Japanio, ĉu ĝi forlasos sian pacaman starpunkton.

La adopto de la leĝprojekto fare de la malsupra ĉambro de la japana parlamento estigis oponon el la interno de Japanio. Kelkaj opoziciaj partioj provis bloki voĉdonon pri la leĝprojekto kaj forte kondamnis la regantan koalicion. Loka opinisondo montris, ke pli ol duono de la japanoj tenis negativajn opiniojn pri la leĝprojekto.

Yang diris, ke pro historiaj kialoj, ĝenerale la milita kaj sekureca disvolvado de Japanio estis atenteme observata de ĝiaj najbaroj kaj la internacia komunumo.

Yang emfazis, ke tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li diris, ke la japana flanko devas senerare sendi pozitivajn mesaĝojn pri la demando de la historio.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kunprezidis la unuan ĉina-japanan altnivelan politikan dialogon kun Shotaro Yachi, ĉefo de la Nacia Sekureca Konsilio de Japanio. La du flankoj konsentis, ke la dulandaj rilatoj koncenas fundamentajn interesojn de la du popoloj. La komenciĝo de la altnivela politika dialogo estas grava rimedo por fortigo de la duflanka altnivela strategia komuniko kaj helpas kunigi konsentojn, regi diverĝojn kaj krei bonan medion por stabila disvolvado de la rilatoj.

En la unua duono de la kuranta jaro la rekta nefinanca eksterlanda investo de Ĉinio kalkuliĝis al 56 miliardoj da usonaj dolaroj je 29,2% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Zhang Xiangchen, vicreprezentanto de la ĉina Komerca Ministerio por traktado pri internacia komerco, diris, ke la eksterlanda investo de la ĉina manifakturado tendencas al rapida kresko. En la unua duono de la kuranta jaro la eksterlanda rekta investo de la ĉina manifakturado kalkuliĝis al 5,09 miliardoj da usonaj dolaroj je 63,1% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Vendrede oficiale validiĝis la ĉina-franca traktato pri ekstradicio. Ĝi estis subskribita de la tiama ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Dai Bingguo kaj franca justica ministro Pascal Clement en 2007 kaj estis ratifita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Asembleo de Francio. La traktato konsistanta el 23 artikoloj specifas principon kaj manieron de la duflanka kunlaboro en ekstradicio.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde akuzis Hindion, ke ĝi detruis la interkonsenton pri batalhalto en Kaŝmiro, ĉar ĝia senpilota aviadilo entrudiĝis en la teritorian aeron de Pakistano kaj ĝia armeo senkaŭze ekpafis al la pakistana flanko. Sed Hindio refutis la akuzon, ke la pakistana flanko ekpafis la unua.

La pakistana armeo diris, ke merkrede en la kaŝmira regiono sub la regado de Pakistano ĝi paffaligis hindan senpilotan aviadilon, kiu entrudiĝis en la teritorian aeron de Pakistano por suspektata aktiveco. Krome, merkrede kaj jaŭde la hinda armeo senkaŭze pafis al la pakistana flanko, kvar pakistananoj estis mortigitaj kaj kvin aliaj vunditaj.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj rendevuis kun supera komisaro de Hindio al Pakistano, esprimante proteston.

La hindaj aŭtoritatoj ĵaŭde anoncis, ke ekde la fino de junio Hindio kaj Pakistano ne plu donas diplomatiajn vizojn unu al la alia.

Hinda mediato raportis tiutage, ke pro tio, ke Pakistano rifuzis doni vizojn al du hindaj jogo-trejnistoj, Hindio baris pakistanajn ŝtatfunkciulojn ekster la pordo por respondi al Pakistano.

La rezulto estas, ke Pakistano ĉesis doni diplomatiajn vizojn al Hindio, inkluzive al militaj ataŝeoj kaj aliaj diplomatoj de Hindio al Pakistano.

Ĵaŭde bazaro en la niĝeria nordorienta ŝtato Gombe estis atakita per ĉenaj eksplodigoj. La atako mortigis almenaŭ 25 homojn kaj vundis 30 aliajn.

Persono el la loka polico diris, ke du eksplodoj okazis je ĉirkaŭ la 18a horo laŭ la loka tempo, kiam en la bazaro multaj homoj aĉetis produktojn necesajn por Ramadano.

Post la eksplodoj policanoj kaj savantoj atingis la okazejon. Unu el la savantoj diris, ke la nombro de mortintoj eble kreskos.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto