Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 20)

(GMT+08:00) 2015-07-20 17:11:57     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de julio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi akcentis striktan direktadon de trupoj; usona defenda sekretario vizitas Israelon por diskuto pri interkonsento koncerna al la irana nuklea problemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping alvokis striktan direktadon kaj trejnadon de la ĉina armeo por adaptiĝi al novaj situacioj kaj taskoj kaj atingi la celon de pli forta armeo.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la parolon sabate, kiam li vizitis la 16an armean grupon.

Xi emfazis, ke la armeo devas daŭrigi militan trejnadon kaj batalpretecon.

La vizito okazis je nur kelkaj tagoj antaŭ la Armea Tago, kiu estas festata en la 1a de aŭgusto kaj signas la fondon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis festajn salutojn kaj bondezirojn al la armeanoj dum la vizito.

Lunde en Pekino okazis la Internacia Seminario pri "La Sepdek Jaroj de Unuiĝintaj Nacioj: Misio, Respondeco kaj Estonteco". Li Baodong, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, prezentis kvar-punktan opinion en la kunveno. Li diris, ke en nova situacio la internacia komunumo devas heredi la spiriton kaj ideon de UN, firme sekvi la multflankisman vojon kaj senĉese fortigi la rolon de UN

En la inaŭguro de la seminario Li prezentis kvar-punktan opinion pri la epoko de tutmondiĝo, dirante, ke ĉiuj landoj devas sekvi la principon de demokratio kaj egaleco, persisti en justeco kaj laŭleĝa regado, subteni malfermon kaj inkluzivon, kaj daŭrigi kungajnan kunlaboron.

La ĉina Komerca Ministerio lastatempe publikigis donitaĵojn, montrante, ke en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro Ĉinio efektive uzis 68,41 miliardojn da usonaj dolaroj da fremda rekta investo, pli multe je 8% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj la serva industrio kontribuis plej multe. Komerca vicministro Wang Shouwen diris, ke se ne okazos granda ŝanĝiĝo de internaj kaj eksteraj cirkonstancoj, la jara uzo de fremda rekta investo atingos 125 miliardojn da usonaj dolaroj pli multe je ĉirkaŭ 4% ol en la lasta jaro.

Wang diris ankaŭ, ke investo por fuzio estos la ĉefa maniero de eniro de fremda investo en Ĉinion. Laŭ fakuloj translanda fuzio estas la plej ĉefa maniero de fremda rekta investo en la mondo.

Translandaj korporacioj intensigas indiĝenigon kaj novigon. Tio estas nova karakterizaĵo de Ĉinio en sorbado de fremda investo.

Sabate en Bankoko okazis ceremonio por celebri la 40an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando. La ceremonio estis organizita de la Ĉina Kultura Centro en Bankoko, la Tajland-Ĉina Komitato por Akcelo de Kulturaj Interŝanĝoj kaj la Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj kun Fremdaj Landoj.

Prem Tinsulanond, prezidanto de la tajlanda Kortega Konsilio, diris en la ceremonio, ke la rilato inter Tajlando kaj Ĉinio povas esti la ekzemplo de amika najbareco kaj kunlaboro. La gvidantoj de la du landoj ĉiam donas grandan gravecon al interhomaj interŝanĝoj, kaj en la pasintaj pli ol dek sinsekvaj jaroj registaroj de la du landoj kunorganizis kulturajn celebrojn de la Printempa Festo. Li diris, ke la amikeco, precipe la kultura ligiteco inter la du landoj estas pli kaj pli strikta, kaj interŝanĝoj pli oftaj.

Ning Fukui, ĉina ambasadoro al Tajlando, diris, ke la bona disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando estas strikte ligita kun antaŭenpuŝo de la reĝa familio kaj la registaro de Tajlando kaj ankaŭ kun la forta subteno de la Kortega Konsilio. Li aldonis, ke la rapida disvolviĝo de la rilatoj devas esti atribuita ankaŭ al diligenta laboro kaj kontribuo de diplomatiaj elitoj kaj popolaj amikaj personoj de la du landoj.

Usona defenda sekretario Ashton Carter dimanĉe atingis Israelon por vizito. Tio estas lia unua vizito al Israelo de post la enoficiĝo kiel defenda sekretario en februaro. Li intervidiĝos kun sia israela kolego Moshe Ya'alon lunde kaj kun ĉefministro Benjamin Netanyahu marde. Ili diskutos pri la interkonsento pri la nuklea problemo de Irano kaj aliaj sekurecaj demandoj de komunaj zorgoj.

La 14an de julio en Vieno la sesopo kaj Irano subskribis la ampleksan interkonsenton. Pri tio Israelo esprimis fortan malkontenton. Netanyahu diris, ke la interkonsento estas "historia eraro", kaj Israelo ne estos katenita de la interkonsento, kaj ĝi alprenos militajn rimedojn por malebligi la iranan posedon de nukleaj armiloj, se estos necese. La israela registaro baldaŭ sendos funkciulojn al Usono kaj faros persvadon por malhelpi la usonan Kongreson aprobi la interkonsenton.

Post subskribo de la ampleksa interkonsento, usona prezidento Barack Obama kaj ŝtata sekretario John Kerry sinsekve telefone interparolis kun Netanyahu. Ili reasertis la usonan promeson al la israela sekureco kaj promesis helpi Israelon plifortigi la militan kapablon kaj la duflankan kunlaboron en sekureco kaj informservo.

La prisana ministerio de la jemena registaro en ekzilo dimanĉe diris, ke la ŝijaista grupo Houthi kaj subtenantoj de la eksa prezidento Abdullah Saleh bombis la sudan havenurbon Adeno, 43 homoj estis mortigitaj kaj 173 aliaj vunditaj.

Loka mediato raportis, ke lokaj militantoj subtenantaj la jemenan registaron en ekzilo kaj la koaliciaj trupoj sub la gvidado de Saud-Arabio konfliktas plu kun la ŝijaista grupo Houthi kaj aliaj ribeluloj en Adeno.

La jemena registaro rifuĝinta en Saud-Arabio vendrede faris deklaron, anoncante reakiron de la "portempa ĉefurbo" Adeno el la mano de la grupo Houthi. Nun la plejparto de la jemena teritorio, inkluzive de la ĉefurbo Sanao, estas sub la regado de la grupo Houthi.

En septembro de 2014 la grupo Houthi prenis la ĉefurbon Sanao, kaj en januaro de la kuranta jaro ĝi metis prezidenton Abd-Rabbu Mansour Hadi kaj membrojn de la kabineto en hejman arestitecon.

Ekde vintro aperis ekstreme malvarma vetero en centra kaj suda altebenaĵaj regionoj de Peruo troviĝanta en la suda parto de la terglobo. La malvarma vetero influis 156 mil homojn, kaj ses homoj mortis pro malsanoj rilataj al malvarmo. La perua registaro dimanĉe deklaris, ke dek provincoj en tiuj regionoj estu en la stato de urĝeco por 45 tagoj.

La perua oficiala ĵurnalo Peruano raportis, ke perua prezidento Ollanta Humala Tasso subskribis ordonon, instrukciante la altebenaĵajn provincojn alpreni urĝajn rimedojn de la batalo kontraŭ malvarmo por garantii, ke lokanoj glate pasigu malvarman vintron.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto