Vizitu Forumon

Aĝo je 101 jaroj, alto je 171 metroj

(GMT+08:00) 2015-07-21 09:47:29     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 13a de julio, Doris Long, brita virino 101 jarojn aĝa, antaŭ nelonge rompis la mondan rekordon de si mem kreitan: de sur la pinto de konstruaĵo vertikale malsupreniĝi teren per ŝnuro, kaj pro tio ŝi iĝis la plej altaĝa defiinto de tiu ĉi sportumado en la mondo. Per tio Doris Long pruvis, ke aĝo estas nur cifero.

Doris Long refoje konkeris la Spinakan Turon (Spinnaker Tower) en Portsmouth, Britio, kiu estas la plej alta konstruaĵo en Londono. La forta vento kaj pluvo ne malhelpis Doris'n. Kiam ŝi sukcesis malsupreniĝi de la konstruaĵsupro sur la teron, la homamasoj aplaŭdis kaj hurais ŝin. Kaj eĉ ekzistis orkestro, kiu, por bonvenigi ŝin, faris akompanadon. Doris Long diris: "Ĉi-jare mi sentis ĝin pli malfacila. La vento estis forta, kiu blovis min senhalte balanciĝanta. Sed mi ŝatas tiun senton, kaj ĉio indas."

Laŭinforme, Doris Long, kiam ŝi aĝis 85 jarojn, unuafoje partoprenis en tiu ĉi vertikala malsupreniĝo kun ŝnuro. Ŝi aludis, ke ŝi neniam sentis timon. Pro longtempa partoprenado en tiu ĉi sportumado, kaj ankaŭ pro monamasigo por loka filantropia institucio, ŝi ricevis eĉ la ordenon de Brita Imperio.

Doris Long asertis ankaŭ, ke ŝi vivas en "espero". Ŝi esperas, ke en la venonta jaro, nome kiam ŝi aĝos 102 jarojn, ŝi ankoraŭ povos plenumi tiun defion. Jennie Watson, virino 42-jaraĝa, kiu, same kiel Doris Long, ankaŭ vertikale malsupreniĝis de la pinto ĝis la tero, diris: "Mi ege miris pri la sportumado, kaj ĝi instigas homojn profunde."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto