Vizitu Forumon

ILEI havas novan estraron

(GMT+08:00) 2015-08-31 16:02:07     Redaktoro:Ĝoja

Kolektado de voĉoj dum la voĉdonado. Fotis: Katalin Kováts

Dum la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la 20an de julio okazis elekto de la nova estraro. Laŭ la decido de la Komitato la nombroj de la estraranoj povis esti sep.

La prezidanton, sekretarion kaj la kasiston la komitato elektis aparte, en ĉiu okazo preskaŭ kun unuanima konsento.

Ili estas:

Mireille Grosjean, Svislando, prezidanto (reelektita)
Sinprezento:Senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto.
Ekde la 15a de julio 2013: prezidanto de ILEI.

Emile Malanda Nyanga, Kongo (Kinŝasa), sekretario (nova)

William Harris, Usono, kasisto (reelektita)

Por la 4 liaj estraranaj lokoj la elekta komisiono prezentis ses kandidatojn, el kiuj la subaj kvar estis elektitaj kun tre alta procentaĵo de la voĉoj.

Xiaofeng Gong "Arko", Ĉinio (reelektita)

Radojica Petrovic, Serbio (reelektita)

Elena Nadikova, Ruslando (nova)

Ivan Colling, Brazilo (nova)

Gratulojn al la nova estaro kaj bonan, fruktodonan laboron al ili ĉiuj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto