Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 22)

(GMT+08:00) 2015-07-22 17:31:42     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri japana blanka libro de defendo; Nova Disvolva Banko de BRICS malfermiĝis en Ŝanhajo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta nov-zelanda gubernatoro Jerry Mateparae. La du ŝtatestroj alte taksis la duflankajn rilatojn kaj konsentis klopodi plu por antaŭenpuŝi la ĉina-novzelandan ampleksan strategian partnerecon.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando ambaŭ estas gravaj landoj en Azi-Pacifiko kaj havas komunajn interesojn en la akcelo de stabileco kaj disvolvado de la regiono. Ĉinio volas fortigi komunikon kun Nov-Zelando pri kunlabora mekanismo kaj ekonomia integriĝo de la regiono kaj profundigi kunlaboron en la kadro de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li emfazis, ke tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la fondo de UN, kaj Ĉinio volas klopodi kun Nov-Zelando por protekti la venkajn rezultojn de la Dua Mondmilito kaj fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj kun la celoj kaj principoj de UN kiel la kerno.

Mateparae diris, ke Nov-Zelando kaj Ĉinio estas diferencaj laŭ naciaj kondiĉoj, tamen la du landoj havas similajn opiniojn pri multaj demandoj kaj devas fortigi kunlaboron pri klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj demandoj. Li akcentis, ke li vizitas Ĉinion por antaŭenpuŝi politikajn kaj ekonomiajn dialogojn kun Ĉinio. Nov-Zelando volas kapti okazon de la disvolviĝo de Ĉinio kaj grandigi la duflankan kunlaboron.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Lu Kang marde diris demandite pri japana blanka libro de defendo 2015, ke la blanka libro refoje ignoras faktojn, senbaze kritikas normalan disvolvon de milita kapablo kaj maran aktivecon de Ĉinio, priskribas kun troigo la tiel nomatan "ĉinan minacon" kaj streĉas situacion, kaj pri tio Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon.

Tiutage la japana kabineto aprobis kaj publikigis la Blankan Libron de Defendo 2015. Multaj enhavoj de la libro kritikas Ĉinion. Responde al ĉi-rilata demando, Lu subskretis, ke unue, Ĉinio sekvas la vojon de paco kaj disvolvado kaj plenumas defensivan politikon de nacia defendo, kaj ĝia strategia intenco estas klara. La disvolvado de justa defenda kapablo de Ĉinio minacas neniun alian landon; due, la mara aktiveco de Ĉinio estas normala kaj konformas al internacia leĝo kaj koncernaj enlandaj leĝoj; Trie, la insularo Diaoyu estas la ĉina teritorio; kaj kvare, protekti pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo estas la ĝenerala tendenco kaj komuna deziro de la homaro. Li akcentis, ke Ĉinio urĝas Japanion ne plu streĉi situacion nek provoki malakordon, sed fari ion utilan al paco kaj stabileco de la regiono.

La japana registaro marde aprobis Blankan Libron de Defendo 2015. Kleruloj kaj amaskomunikiloj de Rusio, Indonezio, Tajlando kaj Japanio sinsekve kritikis la blankan libron pri ĝia troigo de la tiel nomata "ĉina minaco". Ili montris, ke la leviĝo de la militarisma forto en Japanio estas la vera minaco al la internacia komunumo.

La sud-korea Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la blanka libro de Japanio refoje pretendas suverenecon de Japanio super la insularo Dokdo (japane Takeshima), kaj tio neas la historion de la imperiisma agreso. Tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la finiĝo de la Dua Mondmilito, kaj per sia ago kvazaŭ Japanio sciigas al la internacia komunumo, ke ĝi ankoraŭ ne havas ĝustan komprenon pri la historio.

La Nova Disvolva Banko de BRICS komencis siajn negocojn marde en Ŝanhajo. La BRICS-landoj inkluzivas la mondajn grandajn emergantajn ekonomiojn: Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Ĉina financa ministro Lou Jiwei, ŝanhaja urbestro Yang Xiong kaj prezidanto de la Nova Disvolva Banko K.V. Kamath el Hindio ĉeestis la malferman ceremonion en iu hotelo en Ŝanhajo.

Lou diris en seminario post la ceremonio, ke la Nova Disvolva Banko kompletigos la ekzistantan internacian financan sistemon en sana maniero kaj esploros novigon en regaj modeloj.

La malia registaro lunde ordenis la 23an medicinan teamon de Ĉinio, kiu baldaŭ forlasos sian postenon, por rekoni ilian kontribuon al la medicina disvolvado de Malio kaj akcelo de la amikeco inter la du landoj.

Malia ministro pri sano Ousmane Kone alte laŭdis la sindonemon de la ĉina medicina teamo. Li diris, ke la ĉina medicina teamo helpis sennombrajn malsanulojn kaj liveris bonkvalitan servon al malianoj. Dum la epidemio de Ebola ĉiuj membroj de la teamo restis sur siaj postenoj kaj gajnis laŭdon kaj respekton. Kone esprimis koran dankon al la ĉina registaro pro la longtempa valora subteno kaj bonvenon al la baldaŭ venonta 24a medicina teamo de Ĉinio.

Proparolanto de la nord-korea Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke Nord-Koreio ne volas preni la ampleksan interkonsenton pri la irana nuklea problemo kiel la ekzemplon por solvo de la nuklea problemo de la korea duoninsulo, ĉar ĝi ne interesiĝas pri solflanka frostigo aŭ rezigno de la plano pri nukleaj armiloj. Tio estas la unua oficiala deklaro de Nord-Koreio pri la irana nukela interkonsento.

Lastatempe funkciulo de la Ŝtata Departemento de Usono diris, ke se Nord-Koreio montrus sincerecon pri sennukleigo, Usono volas intertrakti kun ĝi kaj esperas, ke la interkonsento pri la nuklea problemo de Irano helpos Nord-Koreion denove konsideri nuklean problemon.

La proparolanto diris, ke la nuklea interkonsento estas la rezulto de la longperioda klopodo de Irano, t.e. certigi la rajtojn de memstara nuklea aktiveco kaj nuligi sankciojn, sed la nord-korea kondiĉo estas diferenca, ĉar ĝi estas vera nuklea lando.

Laŭ la iraka polico, almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj kaj 52 aliaj vunditaj marde en du bombatakoj en la iraka ĉefurbo Bagdado.

Oficiro el la polico de Bagdado diris al raportistoj, ke la unua eksplodo de aŭtobombo okazis en la suda parto de la ĉefurbo kaj mortigis almenaŭ 18 civitanojn, inkluzive de virinoj kaj infanoj, kaj aliaj 43 homoj estis vunditaj. La eksplodo ankaŭ difektis ĉirkaŭajn loĝejojn, butikojn kaj aŭtojn.

La oficiro diris, ke la alia eksplodo okazis apud iu benzinstacio de la distrikto Zaafaraniyah en la sudorienta parto de Bagdado, du civitanoj estis mortigitaj kaj 9 aliaj vunditaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto