Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 23)

(GMT+08:00) 2015-07-23 17:42:34     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio urĝas Japanion krei favoran kondiĉon por demando de la Orienta Ĉina Maro; la Sekureca Konsilio de UN kondamnas teroristan atakon en Turkio. Ni raportos pri popola vivo en Urumĉio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun nov-zelanda gubernatoro Jerry Mateparae.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas ampleksaj strategiaj partneroj de interfido, reciproka profito kaj kungajno. Ĉinio volas firmigi tradician amikecon kun Nov-Zelando, profundigi la duflankan pragmatan kunlaboron en la kampoj de agrikulturo, biofarmacio, manĝaĵa sendanĝereco kaj nova energio, akceli ĝisdatigon de la liberkomerca interkonsento inter la du landoj, fortigi multnivelajn kaj multkanalajn popolajn interŝanĝojn kaj altigi la ĉina-novzelandajn rilatojn al nova nivelo.

Mateparae diris, ke la rapida kresko de la ĉina ekonomio estas grava por Nov-Zelando kaj eĉ por la tuta mondo. Nov-Zelando fidas perspektivon de la ĉina ekonomio kaj volas klopodi kun Ĉinio por senĉese esplorserĉi novajn oportunojn de kunlaboro kaj akceli disvolvadon de la linterrilatoj en nova situacio.

Ĉinio merkrede diris, ke la japana sensaciigo pri la petrolgasa ekspluato de Ĉinio en la Orienta Ĉina Maro ne utilas al dialogo kaj kunlaboro inter la du landoj.

Japanio publikigis 14 fotojn de ĉinaj surmaraj platformoj merkrede en la retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kiel atestojn de la unuflanka gaskampa ekspluato de Ĉinio proksime al la meza linio inter la marbordo de Ĉinio kaj tiu de Japanio en la Orienta Ĉina Maro.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉina ekspluato de petrolo kaj gaso en la Orienta Ĉina Maro estas efektivigita en nekontesteblaj akvoj sub la ĉina jurisdikcio, kiu estas tute en la ĉina suvereneco.

Li diris, ke la japanaj agoj intencas estigi antagonismon kaj ne estas konstruemaj al la traktado kaj regado de la situacio en la Orienta Ĉina Maro nek al la plibonigo de duflankaj rilatoj.

Ĉinio kaj Japanio atingis principan konsenton pri la demando de la Orienta Ĉina Maro en 2008, en kiu la du flankoj konsentis fari komunan ekspluaton en la regiono.

Lu diris, ke restas senŝanĝa la ĉina pozicio en efektivigo de la principa konsento pri la demando de la Orienta Ĉina Maro.

Ĉinio merkrede kondamnis bombatakon fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiu mortigis alemnaŭ 120 homojn.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en komunikaĵo, ke Ĉinio funebras pri la viktimoj kaj esprimas simpation al iliaj familianoj kaj la vunditoj. Lu aldonis, ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj subtenas la klopodojn de la iraka registaro por defendo de la nacia sekureco kaj stabileco.

Vendrede, la 17an de julio eksplodo de aŭto ŝarĝita per preskaŭ tri tunoj da eksplodaĵoj mortigis 120 homojn kaj vundis aliajn 170 en homplena bazaro en la orienta iraka provinco Diyala.

Ekstremistoj de Islama ŝtato deklaris respondecon por la plej mortiga atako ĉi-jare en tiu lando.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis gazetaran deklaron, kondamnante per plej fortaj vortoj la terorisman atakon, kiu okazis lunde en la urbeto Suruc ĉe la turka sudorienta landlimo kun Sirio.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio kondolencas familianojn de la viktimoj kaj la turkajn registaron kaj popolon kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj.

En la deklaro, la membroj de la Sekureca Konsilio substrekas, ke la atakantoj devas esti punitaj, kaj reasertas, ke ia ajn terorista aktiveco estas krimo kaj nepravigebla malgraŭ iu ajn homo por iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

32 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 100 aliaj vunditaj lunde en eksplodo de kultura centro en la urbeto Suruc ĉe la turka sudorienta landlimo kun Sirio. Turka ĉefministro Ahmet Davutoğlu diris, ke eble la ekstremisma grupo Islama Ŝtato faris la suicidan atakon.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko merkrede anoncis, ke Ukrainio estas preta subskribi interkonsenton pri starigo de 30-kilometra bufrozono en Donbaso. Antaŭ tiu tago la tripartia kontaktgrupo akiris progreson en diskuto pri retiro de armiloj.

Poroshenko diris, ke li jam komisiis ukrainan reprezentanton en la tripartia kontaktgrupo subskribi interkonsenton kun la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio. Laŭ la interkonsento, estos starigita 30-kilometra bufrozono en la regiono de la duflanka kontakto en Donbaso, tankoj kaj kanonoj estos retiritaj el ĝi. Tiu rimedo celas certigi stabilecon en parta regiono de Luhansko.

Usona defenda sekretario Ashton Carter merkrede diris, ke post la subskribo de la ampleksa interkonsento pri la nuklea problemo de Irano, Usono sin dediĉos plu al mezorienta paco kaj stabileco.

Laŭ raporto de saud-arabia ŝtata novaĵ-agentejo, tiutage Ashton Carter interparolis respektive kun reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud kaj nova defenda ministro de Saud-Arabio Mohammed bin Salman.

Ĵaŭde matene la greka parlamento adoptis la leĝprojekton pri la dua parto de reformoj konformaj al internacia helpo por la malvigla ekonomio de Grekio.

La leĝprojekto, kiu inkluzivas civilajn justicajn reformojn, planon pri banka deponaĵa protekto kaj rimedojn por pliigo de la flueco de bankoj, estis aprobita de klara plimulto, per 230 favoraj voĉoj el 298 deputitoj partoprenantaj en la voĉdono. En la alia parto, 63 parlamentanoj en la 300-membra forta asembleo voĉdonis kontraŭ la leĝprojekto kaj kvin aliaj sin detenis.

La leĝdono estis postulata de internaciaj kreditoroj por decidi la trian financan helpon kaj eviti malplenumon kaj retiron de Grekio el la eŭrozono.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto