Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 24)

(GMT+08:00) 2015-07-24 16:57:47     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ambasadorejo kondamnas atakon de tibetaj separatistoj en Sidnejo; Francio kaj Irano kunlaboros pri efektivigo de nuklea interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina ambasadorejo en Aŭstralio ĵaŭde publike kondamnis la perfortan atakon de tibetaj separatistoj al la ĉina ĝenerala konsulejo en Sidnejo en la antaŭa tago.

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo diris, ke tio estas tre serioza atako al diplomatiaj kaj konsulaj institucioj kaj plene rivelas la perfortan naturon de la tibetaj separatistoj.

Merkrede posttagmeze, tibetaj separatistoj sturmis la antaŭkorton de la ĉina ĝenerala konsulejo en Sidnejo, kaj unu el ili grimpis sur la stangon kaj disŝiris la ĉinan nacian flagon.

38-jara virino atakis oficiron de la ĉina konsulejo, kiam li plenumis la devon, malhelpante la amason eniri la konstruaĵon. Entute 10 homoj (kvin viroj, kvin virinoj), inkluzive de la 38-jara virino, estis detenitaj de la polico de Novsudkimrio.

Laŭ "raporto pri monda turismo 2015" lastatempe publikigita de la Monda Turisma Organizo, Ĉinio estas la plej granda fonto de turistoj en la mondo. En 2014 elspezoj de ĉinaj turistoj en fremdaj landoj kalkuliĝis al 165 miliardoj da usonaj dolaroj, je 27% pli multe ol tiuj en la antaŭa jaro.

La raporto montris, ke Usono plej multe profitis de la monda turisma merkato.

Ĵaŭde telefone interparolis franca kaj irana prezidentoj. Ili konsentis fortigi kunlaboron inter la du landoj en efektivigo de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo.

Tiutage la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke la dulandaj prezidentoj ĝojas pro la ampleksa interkonsento, atingita inter Irano kaj la sesopo en la 14a de julio en Vieno, kaj ili konsentas fortigi ĉi-rilatan kunlaboron.

La usona Kongreso ĵaŭde havis aŭskultadon por ekzameni la ampleksan interkonsenton pri la irana nuklea problemo, atingitan inter Irano kaj la sesopo. Respublikanoj publike kritikis ŝtatan sekretarion John Kerry pri lia trompiĝo. Kerry rebatis, ke la interkonsento estas la sola praktika elekto por solvado de la irana nuklea problemo. Li alvokis la Kongreson aprobi la interkonsenton.

La Senata Komisiono de Eksterlandaj Aferoj tiutage okazigis aŭskultadon pri la interkonsento. Tio estis la unua aŭskultado de la usona Kongreso post atingo de la interkonsento, kaj ĝin ĉeestis Kerry, prienergia sekretario Ernest Moniz kaj financa sekretario Jacob Lew. Dum la kunveno kelkaj respublikanoj kritikis pri la interkonsento kaj esprimis sian malfidon al Irano, kaj Kerrry, kiu rekte partoprenis en la nuklea intertraktado, fariĝis la celo de kritikoj.

Konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN Wang Min ĵaŭde diris, ke realigi fondon de palestina ŝtato kaj pacan kunekziston de Palestino kaj Israelo per paca intertraktado estas la sola vojo al solvado de la demando inter la du flankoj, kaj ili devas persisti en la strategia elekto de paca intertraktado kaj rekomenci la intertraktadon kiel eble plej frue.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde okazigis publikan debaton pri la mezorienta demando. Wang diris en la kunveno, ke lastatempe streĉiĝis la situacio inter Palestino kaj Israelo, kaj la paca procezo de Mez-Oriento fariĝis senelireja. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke neniu estas venka en konflikto, kaj milita ago povas nur akrigi antagonismon kaj malamon. Ĉinio esperas, ke la israela registaro kreos kondiĉojn per kredeblaj paŝoj.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas ĵaŭde diris, ke li oponas sekretan diskuton inter Hamas kaj Israelo pri longperioda batalhalto en Gazao.

Abbas diris tiutage en kunveno de la Palestina Liberiga Movado, ke sekreta interkonsento, pridiskuata de Hamas kaj Israelo celas apartigi Gazaon disde la palestina teritorio, kaj Palestino ne povas akcepti tion. Li diris, ke Palestino prenas la batalhaltigan linion antaŭ la milito de 1967 kiel landlimon kaj Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon. Krome, li kritikis Hamas pri malobservo de interkonsento atingita por interna repacigo kaj malhelpo al plenumo de potenco de la palestina koalicia registaro.

La franca prezidentejo ĵaŭde publikigis komunikaĵon, dirante, ke nokte en tiu tago telefone kunvenis franca prezidento, germana ĉefministrino, rusa prezidento kaj ukraina prezidento. Ili alvokis kompletan efektivigon de la nova Minska Interkonsento.

La komunikaĵo diris, ke la gvidantoj atingis unuanimecon pri multaj demandoj. Ili rimarkis, ke la sekureca laborgrupo de la tripartia kontaktgrupo akordiĝis pri retiro de armiloj el la regiono de konflikto en Ukrainio, kaj esperis frue subskribi koncernan interkonsenton. Ili opiniis, ke estas grave plenumi promesojn pri retiro de pezaj armiloj el la regiono de konflikto kaj komplete efektivigi batalhalton por la laboro de la speciala observa grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Walid Muallem, siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĵaŭde diris, ke Sirio subtenas la rusan iniciaton pri organizo de regiona kontraŭterorisma unio.

Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo, tiutage en Damasko en sia intervidiĝo kun Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN por Sirio, Walid Muallem diris, ke la batalo kontraŭ terorismo estas la ĉefa tasko de Sirio. Sirio subtenas la iniciaton, lastmonate elmetitan de rusa prezidento Vladimir Putin, pri organizo de regiona kontraŭterorisma unio, inkluzive de Sirio.

Siria vicministro pri eksterlandaj aferoj Faisal Makdad merkrede diris intervjuate de siria televido, ke Sirio volas kunlabori kun iu ajn lando por bati terorismon. Sed samtempe li diris, ke iuj landoj ne havas la "veran deziron" pri batalo kontraŭ ekstremisma organizo.

La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo de Usono anoncis ĵaŭde en gazetara konferenco, ke sciencistoj trovis per planed-serĉa kosma teleskopo novan katalogon de ekzoplaned-kandidatoj kaj konfirmis la unuan planedon kun grandeco simila al tiu de la Tero en la "loĝebla zono" ĉirkaŭ sun-simila stelo.

La ĵus malkovrita planedo estas nomata Keplero-452b. Ĝia konfirmo kreskigis la totalan nombron de konfirmitaj planedoj ĝis 1 030. Je distanco de 1 400 lumjaroj, Keplero 452b akompanas stelon, kies karakterizoj estas tre similaj al tiuj de la Suno: ĝi estas 4-procente pli granda kaj 10-procente pli brila. Keplero 452b orbitas ĉirkaŭ sia stelo en la sama distanco kiel la Tero orbitas ĉirkaŭ la Suno.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto