Vizitu Forumon

Planed-serĉa teleskopo de NASA trovis proksiman kuzon de Tero

(GMT+08:00) 2015-07-24 16:14:43     Redaktoro:Yu Rongkang

La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo de Usono anoncis ĵaŭde en gazetara konferenco, ke sciencistoj trovis per planed-serĉa kosma teleskopo novan katalogon de ekzoplaned-kandidatoj kaj konfirmis la unuan planedon kun grandeco simila al tiu de la Tero en la "loĝebla zono" ĉirkaŭ sun-simila stelo.

La ĵus malkovrita Keplero-452b estas la plej malgranda orbitanta planedo ĝis nun malkovrita en la loĝebla zono de la stelo G2-tipo – la regiono ĉirkaŭ la stelo, kie likva akvo povas baseniĝi sur la surfaco de orbitanta planedo – estas simila al nia suno. La konfirmo de Keplero-452b kreskigis la totalan nombron de konfirmitaj planedoj ĝis 1 030.

La nova katalogo inkluzivas 12 kandidatojn, kies diametro estas preskaŭ duoble pli granda ol tiu de la Tero, orbitantajn en la tiel nomata loĝebla zono de ilia stelo. Tiu zono estas amplekso de distancoj, en kiuj la energi-flukso de la stelo ebligas ekziston de likva akvo sur la planeda surfaco.

Keplero 452b estas la unua konfirmita planedo de tiuj kandidatoj. Je distanco de 1 400 lumjaroj, Keplero 452b akompanas stelon, kies karakterizoj estas tre similaj al tiuj de la Suno: ĝi estas 4-procente pli granda kaj 10-procente pli brila. Keplero 452b orbitas ĉirkaŭ sia stelo en la sama distanco kiel la Tero orbitas ĉirkaŭ la Suno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto