Vizitu Forumon

Du novaj satelitoj Beidou estis senditaj sur orbitojn

(GMT+08:00) 2015-07-26 15:19:54     Redaktoro:Xiong Linping

Je la 20a horo kaj 29 minutoj en la 25a de julio laŭ la pekina tempo, en la Satelitpafa Centro de Xichang, Ĉinio sukcesis pafi per la transporta raketo Changzheng-3B/Yuanzheng-1 du novageneraciajn navigajn satelitojn Beidou en la aeron. Post flugado de ĉirkaŭ 3 horoj kaj duono la du satelitoj estis ekzakte senditaj sur la fiksitajn orbitojn. Tiu ĉi sukcesa pafado markis, ke la Satelita Navig-Sistemo Beidou faris alian firman paŝon al la celo de tutgloba kovriĝo de la sistemo Beidou.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto