Vizitu Forumon

Fileto deadmonis sian patron de fumado kaj drinkado

(GMT+08:00) 2015-07-27 16:00:10     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la perua retejo Capital en la 16a de julio, iu nov-zelanda patro antaŭ nelonge registris pecon de videaĵo pri amema esprimo de sia fileto, kio emociis multe da retanoj. Tiu fileto larmante petis, ke lia patro abstinu de tabako kaj alkoholaĵo, ĉar li ne volis, ke lia patro mortus pro la aferoj. La emociita esprimo de la fileto ricevis de la patro jeson kaj promeson.

En la komenco de la videaĵo tiu ĉi patro demandis sian filon: "Kiel vi fartas?" La filo trankvile respondis: "Jes, mi fartas bone." Sed de la vizaĝesprimo de la filo la patro vidis, ke la afero fakte okazas ne tiel. La patro faris demandon denove: kio efektive okazas al li? La infaneto komencis faligi sian larmon, Kiam la patro demandis la filon, kial li larmas, la filo silentis senvorte. Fine, karesata kaj admonata de la patro, la infaneto donis neatenditan respondon: mi ne volas ke vi mortus. La kaŭzo kuŝas en tio, ke tiu ĉi infaneto ekkonis la nocivon de fumado dum la rigardo de televido, kaj sekve li ektimis, ke lia patro mortus pro fumado kaj drinkado.

Aŭskultinte la vortojn de sia filo, la rimorsa patro promesis, ke li ne plu fumos kaj drinkos. En la fino de la programo la patro voke venigis al si la filon, kaj donis al li aman brakumadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto