Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Julio 27)

(GMT+08:00) 2015-07-27 17:14:08     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: publikiĝis signo por memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso; Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon en Somalio. Bonvolu aŭskulti la novaĵojn!

La ĉina registaro lunde publikigis signon por memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito.

La signo reliefigas la okulfrapan kaj dominantan ruĝan numeron "70" en la centro. Super la numero flugas kvin kolomboj, kaj malantaŭ ĝi la Granda Muro etendiĝas en la formo de la litero "V."

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la litero "V" simbolas venkon kaj la unuiĝon de la ĉina nacio. La kvin kolomboj montras la memoron de historio kaj la aspiron al paco kaj prezentas la unuiĝon kaj antaŭeniron de popoloj el la kvin kontinentoj al la bela estonteco post la trapaso de "sangoj kaj fajro." La kolomboj simbolas ankaŭ la ĉinan popolon flugantan al la estonteco de la granda rejuniĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

La oficejo diris ankaŭ, ke la signo ne povas esti farita por komercaj markoj nek povas esti uzata por ajna komerca celo, kaj produktoj kun la logo ne estas permesitaj sur la merkato.

Lunde Ĉinio forte kondamnis teroristan atakon en Somalio, en kiu sekurecgardisto en la ĉina ambasadorejo estis mortigita kaj tri laborantoj de la ambasadorejo vunditaj.

La suicida atako al la hotelo Jazeera-Palaco okazis je ĉirkaŭ la 4a dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo en Mogadiŝo, kiu mortigis pli ol dek homojn kaj vundis aliajn. Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas ege skuita de la atako kaj forte kondamnas ĝin. La ses-etaĝa luksa hotelo en la ĉefurbo loĝigas kelkajn ambasadorejojn kaj gastigas altnivelajn registarajn kunvenojn.

Lu funebris pri la viktimoj kaj esprimis profundan kondolencon al iliaj familianoj. Ĉinio jam postulis intertraktadon en Mogadiŝo kaj Pekino. La somalia flanko diris, ke ili certe alprenos ĉiujn necesajn rimedojn por kuraci la vunditojn kaj certigi la sekurecon de ĉinaj organizoj kaj personoj en Somalio.

Lu diris ankaŭ, ke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj donos grandan atenton al la loka situacio, fortigos la sekurigon kaj protektos la sekurecon kaj intereson de ĉinaj organizoj kaj personoj en Somalio. La ambasadoreja personaro jam moviĝis al pli sekura loko.

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe diris, ke Rusio devas konservi la pozicion kiel mararmea potenco, ĉar tio estas granda nacia respondeco.

Laŭ raporto de la retpaĝaro de rusa prezidento, tiutage Putin ĉeestis celebran ceremonion de la mararmea tago en la bazo Kaliningrado de la Balta Floto. Li diris, ke la mararmeo estas la fiero de Rusio, ĉar delonge Rusio estas mararmea potenco. Li akcentis, ke konservo de la pozicio de Rusio kiel mararmea potenco estas granda historia respondeco al la prauloj kaj povas heredigi al la posteuloj fortikan modernan mararmeon.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif dimanĉe diris, ke Irano volas fortigi kunlaboron kun landoj de la golfo kaj respondi al defioj kune kun ili.

Tiutage Zarif vizitis Kuvajton kaj interparolis kun aganta ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sabah al-Khaled al-Hamad as-Sabah. Ili interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Zarif diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke Irano kaj ĉiuj aliaj landoj de la regiono alfrontas komunajn defiojn, kaj ili devas fortigi kunlaboron por kune respondi al la defioj. Li emfazis, ke Irano batalos kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kune kun ĉiuj aliaj landoj de la golfo.

Kuvajto estas la unua stacio de la vojaĝo de Zarif, kaj li vizitos ankaŭ Kataron kaj Irakon.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon dimanĉe faris deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la unuflankan kvin-tagan batalhalton en Jemeno, deklaritan de la koalicia armeo sub la gvidado de Saud-Arabio, kaj urĝante la ŝijaistan grupon Houthi kaj aliajn partiojn de Jemeno konsenti batalhalton kaj certigi la humanan agadon.

Ban diris en la deklaro, ke devas esti realigita batalhalto antaŭ humaneca krizo, ĉar kreskas la nombro de mortigitaj kaj vunditaj civiluloj en konflikto. Li urĝis la ŝijaistan grupon Houthi kaj aliajn partiojn de Jemeno konsenti batalhalton konsidere de interesoj de la jemena popolo kaj certigi la humanan agadon.

Ban alvokis ĉiujn partiojn helpi transporton de humanaj materialoj por certigi, ke ili estu rapide, sekure kaj senbare portitaj al homoj, kiuj bezonas helpojn.

Sabate la koalicia armeo deklaris kvin-tagan unuflankan batalhalton ekde la dimanĉa noktomezo en Jemeno por certigi la humanan agadon. La koalicia armeo konservas la rajton rebati la ŝijaistan grupon Houthi kaj militantojn, kiuj subtenas la eksan prezidenton Ali Abdullah Saleh, se ili lanĉos atakojn dum la batalhalto.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la afgana Defenda Ministerio dimanĉe faris deklaron, anoncante, ke la afganaj sekurectrupoj lanĉis novan operacon en kelkaj lokoj de la lando kaj mortpafis 48 militemulojn.

La deklaro diris, ke la sekurectrupoj lanĉis novan operacon en kelkaj lokoj en la pasintaj 24 horoj. Ili mortigis 48, vundis 20 kaj kaptis 12 militemulojn. Kvin membroj de la sekurectrupoj mortis en la operaco.

Dimanĉe 12 homoj estis mortigitaj kaj kelkaj aliaj vunditaj en bombatako al iu bazaro en Damaturu, ĉefurbo de la niĝeria nordorienta ŝtato Yobe.

Persono el la loka polico, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke la eksplodo okazis en iu dimanĉa bazaro matene je 30 minutoj post la 9a horo. La loka polico rapidis al la okazejo kaj komencis serĉadon kaj enketon. Ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la atako. La ŝtato Yobe situas najbare kun Borno, kie aktivas la ekstremisma grupo Boko Hara kaj la ĉefurbo estis kelkfoje atakita de la grupo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto